Artikolo

Esperanto Kiel Anti-Lingvo

en Serta gratulatoria in honorem Juan Régulo,
Abstrakta koncepto pri komunikado

La Esperanto-movado en socia senco ankoraŭ plejparte konsistas el subgrupoj entenataj en pli vastaj kaj kompleksaj socioj. Ensociaj subgrupoj kutime disvolvas ian lingvon por aserti sian identecon interne de la grupoj kaj ilin distingi disde la ekstera socio. La angla lingvisto Halliday1 nomis tiajn lingvojn anti-lingvoj. Evidente la Esperanto-grupoj tamen ne evoluigis per si mem Esperanton kiel tian lingvon, sed transprenis ĝin kaj utiligas en maniero paralela al tiu de la uzado de vera anti-lingvo. Regule la ĉirkaŭa socio ne komprenas la lingvon de la esperantistoj kaj emas rigardi la grupojn uzantajn tiun lingvon kiel iajn sektojn parolantajn lingvon sekretan. La esperantistoj mem konstatas tiun socian sintenon kaj emas plifortigi tiun diferencon inter socia kaj subgrupa lingvo per pli-malpli grada fermiteco rilate la ĉirkaŭaĵon.

Al tio aldoniĝas la ideologio, kiu tradicie ligiĝas al Esperanto. Ideoj kiel la «interna ideo», la kulto pri Zamenhof, la «perfekteco» de la lingvo, «Esperanto» kiel la lingvo de la paco—ĉiuj ĉi tiuj estas distingeblaj partoj de tiu ideologio. Kiam la ideologiaj kvanto kaj kvalito estas superregantaj ĉe Esperanto-grupoj, la lingvo funkcias por subporti tiun ideologion kaj fariĝas rimedo por ĝin protekti kaj direkti kaj por krei la atmosferon necesan por priaplikado de tiu ideologio.

Kompreneble, multaj esperantistoj konscias pri la kontraŭdiroj, kiujn enhavas tiu tendenco al subgrupa izoliĝo de la esperantistoj. Internaciaj instancoj, kiel Universala Esperanto-Asocio, havas kiel ĉefcelon grandskalan ensociiĝon de la lingvo, kaj multe klopodas por efektivigi tiun celon. Tamen, malgraŭ iuj sukcesoj, la problemo daŭre kontinuas, la proporcio nur moviĝas sur internacian skalon. La sukcesoj kutime estas efemeraj, kaj la subgrupa situacio plue sin trudas, kvankam eble malpli senteble, ĉar la grupo estas pli vasta kai pli efike memnutra. Tio tamen ne signifas, ke konsiderinda trarompo tra la subgrupa muro ne estas reale supozebla, sed tio apenaŭ okazos sole per la premo de la esperantistoj mem, sed per premo el la kontraŭa direkto, el la ĉirkaŭa socio, ĉu sur nacia aŭ internacia skalo.

El socia vidpunkto sendube la anti-lingva aspekto de la Esperanto-komunumo estas metodologie konstruebla. En tia konstruo la evoluo de la Esperanto-movado devas esti esplorata kaj kontrastigata al la diversaj sociaj medioj. Ankaŭ la evoluo de la unuopa esperantisto, ekde ekkoniĝo kun la lingvo ĝis plena ensorbiĝo en iun kluban subgrupon, same estas esplorebla kaj kontrastigebla al lia/ŝia propra socia medio.

Sed ekzistas aliaj anti-lingvaj terenoj, pli konvene esploreblaj, tiuj de literaturaj tekstoj. Ekzemple, poemo en si mem estas miniatura mondo, kies lingvo estas analizebla kiel la lingvo de tiu mondo. Se tiu mondo, kreita de la poeto, konsiderinde devojiĝas de la reala ĉirkaŭmondo, kaj se la lingvo, kiu prezentas tiun mondon, paralele devias de la lingvo de la socia komunumo, estas eble establi tian anti-gramatikon, kiu liveras la regulojn, kiuj direktas la konstituon de la poema antimondo. Ni prenu unue kiel ekzemplon poemon de William Auld, titolitan Septembra mateno:

Kartonajn siluetojn de uzinoj
ĉe l’horizonto iluminas suno.
Ĉi aŭtobuso glisas tra l’scenejo 
kun plena ŝarĝ’ de plusrolantoj fuŝaj. 
Leviĝas la kurteno. Sur fotelo, 
cinika karapaca kritikisto —
Dio — la manojn plektas sur la sino 
kaj lace atendadas la kutimajn 
replikojn netrafitajn, troajn gestojn, 
parolojn forgesatajn, de ĉi trupo, 
kiu sensuke ludis jam milfoje
gurditan dramon de verkisto Dio. 
Diablo! — (ĝemas Dio sur fotelo) — 
kia rimedo perlabori panon: 
ĉeesti tiajn aĉajn komediojn! 
Kaj dum la teatraĵo disvolviĝas, 
Li forŝteliras al tavern’ apuda.

Kiel manifestiĝas la antimondo de tiu ĉi poemo? Unue necesas konstati la bazan regulon, ke negado estas tiu lingva formo, kiu la plej rekte esprimas antimondon. Negado de kutimaj asertoj pri la reala mondo en si mem inversigas faktojn kaj kreas el ili antifaktojn, kiuj, sisteme aranĝitaj, fariĝas eroj de nova mondo, antimondo. Negado tamen ne ĉiam estas tiel evidenta, sed samefike transkrea. Auld en sia poemo sisteme utiligas tian metodon. Ni konsideru la unuan metaforon:

Kartonajn siluetojn de uzinoj
ĉe l’horizonto iluminas suno.

La klara vidsensa bildo ne nur transmetas la uzinojn sur tranĉe kontrastigan fonon, sed ankaŭ forprenas de ili tutan dimension, tiel puŝante ilian realon al dudimensia mondo. La pasaĝeroj en la aŭtobuso ne estas homoj de sango kaj karno, sed senaŭtentikaj plusrolantoj, kiuj eĉ ne scias siajn rolojn. La Dio de la poemo estas same senpova kiel la rolantoj, verkisto de anemia, sensenca dramo, kiun Li ne scipovas gvidi. Efektive la poeto prezentas ĉi tie tri ĉefajn negojn: negon de dimensio, negon de homa aŭtentiko, negon de Dio en la kutima senco. La rezulto estas anti-mondo, kiu pretendas plian realecon ol la «reala» mondo.

Alia poemo de Auld, Noktaj pensoj, multe pli draste rivelas negativigon de akceptitaj normoj, kaj empiriaj kaj sintaksaj. Ĝi komenciĝas jene:

Se l’korvo de la grako noktas
kaj vojas melko de la lakta lago, 
sub staroj de l’ĉiela ŝakto 
mi ŝtonas pro torporas ŝlim’ . . .
                            

La 1-a linio liveras inversigon de la atendata se l’grako de la korvo plus verbigo de la substantiva radiko nokt. Ambaŭ enkondukas alian, eksternorman mondon, kie la grako centras kaj la korvo simbolas nokton. La 2-a linio kunmiksas konatajn realaĵojn: la laktovojo asocie alvokas melkon, sed ĉio estas diserigita en restrukturon, kie la melko anstataŭas la laktovojon kaj ĉio kuniĝas en lago, kiu dissternas bildon pri konkretigita anti-mondo. En la 3-a linio la pluralo staroj malkongruas kun la fona ŝakto, kiu tiaproe akiras neatendatajn dimensiojn. En la 4-a linio la prepozicio pro efikas adverbe kaj samtempe aliĝas al la propozicio torporas ŝlim’ kaj tiel konfuzas la tuton ĝis antieco. La tuteca efiko de la komenco de la poemo estas tiu de disstrukturigo kaj negado, kio rezultas en anti-mondo.

En poemo sen titolo, aperinta en mia iama poemaro Ŝtupoj sen nomo, estas ankaŭ kreita mondo havanta karakterizaĵojn kun negativaj indicoj rilate al la norma spertomondo:

Sur la glacio, kie svinga spin’
barelas ĉambron de paria garno 
kaj vanda vido krabas sur la karno 
kaj ŝmiras plankon kvazaŭ vazelin’ 
mi staras. . .

Ĉi tie temas pri ia anti-ĉambro, kies muroj estas faritaj ne el stabilo, sed el movoj kaŭzitaj de svinganta spino, kies antilogika sekvo estas korpigita vido, kiu ŝmiras la plankon.

La estigo de antimondo pere de kreive aplikata lingvo estas unu el la privilegioj de la poezia arto. Ĝi baziĝas sur tendenco al izolemo, paralela al tiu de sociaj subgrupoj, kiuj estas ja konstateblaj ekzemple dise tra Esperantujo. La tendenco estas negativa en socia senco, sed havas ankaŭ kvalitojn pozitivajn kaj de kreemo kaj kreopovo nutriĝantaj el la propra medio, kaj inverse efikantaj sur ĝin, tiel stabiligante antiecon vivipovan. La paralelo tamen ne estas senfine plilongigebla: atendeble estas, ke kiam la ĉirkaŭa socio estos finfine invadinta trans la subgrupajn murojn de la Esperanto-movado kaj la lingvo estas definitive sociiĝinta, la poetoj ankoraŭ emos krei siajn anti-mondojn, sendepende de io krom sia arto.

1 M. A. K. Halliday (1976), «Anti-languages», ĉe UEA Papers in Linguistics, 1, pp. 15-45.

FONTO: Ragnarsson, Baldur. "Esperanto Kiel Anti-Lingvo," en Serta gratulatoria in honorem Juan Régulo, v. II. Esperantismo (La Laguna: Universidad de la Laguna, 1987), p. 579-581. Ĉi tiu artikolo troviĝas ankaŭ en Strategiaj Demandoj de la Esperanto-Komunumo (1-a Internacia Simpozio Varsovio, 1984 - 04 - 24-28), red. Czesław Biedulski (Varsovio: Pola Esperanto-Asocio, 1985). p. 80-83. Enretigita de Ralph Dumain che Autodidact Project