Prelego

ESPERANTO-MUZIK-KULTURO: Ĉu mito aŭ realo?

Kompilis helpe de Martin Haase kaj Ĵak Le Puil el Rok-gazet' (numero 9, 1998/99)
Emblemo de la entrepreno Vinilkosmo

1. Historio kaj evoluo de espomuziko

Naskiĝperiodo

Ludoviko Lazaro Zamenhof kreis esperanton kaj de komence li tre atentis pri la sono kaj muziko de la lingvo, tion oni povas konstati simple parolante kaj aŭskultante konversaciojn kaj prelegojn.

Kun la naskiĝo de esperanto, tuj spontane aperis esperanto-kantoj. La unuaj spuroj de kantado en esperanto forportas nin je la 26a de oktobro 1896 en Smolensk (Rusio) kie okazis la unua diservo kun esperanto-kantoj, raportis pri tio pastro Dambravskas.

Tre rapide kantamantoj kaj muzikemuloj volis provi la sonon de tiu nova lingvo internacia, tradukis kaj adaptis tekstojn. Zamenhof mem versis poemojn kiuj estis enmuzikigitaj, kiel ekzemple "La espero", kiu fariĝis la esperantohimno kaj "La vojo".

Antaŭ kaj post la dua mondmilito teamo ĉirkaŭ Raymond Schwartz starigis kabaredon en Parizo kaj tie sin prezentis amaso da kanzonistoj plimalpli amatoraj. De tiuj epokoj ne postrestas multo sur diskoj ĉar malmulto estis produktita, kaj nur kelkaj maljunaj esperantistoj-kolektistoj de raraĵoj konservas ĵaluze maloftajn specimenojn.

Aliflanke pli facile haveblas en malnovaj bibliotekoj kantaroj enhavantaj ĉiuspecajn kantojn kun muziknotoj. Imagu: troveblas eĉ proletaria kantaro eldonita de SAT en 1924 kun plej revoluciaj kantoj.

Rompo de la 60-aj jaroj

La ŝanĝoj kiujn la 60-aj jaroj alportis al la socio de la evoluinta mondoparto (Usono kaj Okcidenta Europo) intime ligiĝas al la tiel nomata kulturfenomeno "aŭtorkanta": ĝenro de moderna muziko influita de Bob Dylan, Woody Guthrie, ktp.... La kantistoj komponas, verkas, kaj kantas mem akompanante sin per gitaro. La tekstoj estas aparte gravaj: ili esprimas socipolitikan engaĝiĝon.

Kompreneble, tiu muzika movado influis ankaŭ la esperantan muzikkulturon.

La moderna engaĝita kanto fariĝis grava parto de la originala muzika kulturo de esperanto.

Precipe en kunteksto de ĉi tiu lingvo, ĝi estas transira fenomeno en la evoluo de klasika muziko al rokmuziko.

La sukceso de tiu nova ĝenro en Esperantio ligiĝis al la malkovro de kasedo-tekniko kiu estis multe pli praktika ol disko, kaj kiun krome oni povis facile kaj pirate multobligi.

Pionira en la evoluigo de la moderna engaĝita muziko en esperanto estis kolekto de tradukitaj kantoj (plejparte usondevenaj); ĝi aperis en 1967 kiel profesie eldonita disko kaj kasedo kun la nomo Jen nia mondo (kiu estis la titolo de unu el la kantoj de Woody Guthrie tradukita).

Kantas neesperantista profesia duopo el Nederlando, kiu sin nomis Duo Espera. La projekton gvidis Wouter Pilger, kiu prizorgis ankaŭ la tradukojn, lerte adaptante ilin por esperanto-publiko.

Kiel antaŭuloj de la nova ĝenro menciindas Ni kantu en Esperanto kun la titolo La lingvo por ni, unua eldono de la usona diskeldonejo ESP-Disk kreita de Bernard Stollman en 1963 kaj Kantanta mia bird' aperinta en 1973 en kiu William Auld anticipis la engaĝiĝon por etnaj minoritatoj pere de tradukoj de popolkantoj el minoritataj kulturoj, kantataj de Margaret Hill. Similan rolon plenumis Tra l' mondo de Olivier Tzaut kun tradukoj de Claude Piron aperinta en 1977 sur vinila diskego memeldonita.

En 1966 finna humurista kaj engaĝita fama kantisto Mauri Antero Numminen aperigis en sia albumo la esperantokanton "Kun mia virino en la parko de nia parlamento".

Abunda kased-produkta periodo

La jaro 1977 malfermis novan epokon kun apero de diskeldonejo "La Nuava Frontiera" (ĝi transformiĝis poste al Edistudio) en Italio kiu eldonis la kasedojn La vojo, de Ĝanfranko Molle kaj la sekvanta jaro Danĝera ul', de Ĵak Le Puil.

En 1979 Edistudio aperigis la kasedojn Horo da opozicio de Ĝanfranko Molle kaj Ĝulio Cappa, Venos liber de Marĉela Fasani, kaj Kontakto de Ĝanfranko. Renato Corsetti estis motoro de tiuj ĉi produktadoj kaj eldonoj de Edistudio de 1979 kaj 1980. Michela Lipari (Ĝenerala sekretario de UEA) komentis kiel pluraj projektoj kaj muzikprovoj okazis en sia propra tiama dormĉambro...

Komence de 1980aj jaroj novaj produktaĵoj aperas ĉe Edistudio kun denove Ĵak Le Puil Revenas mi, De Pont-Aven' al Varsovi', la kased albumo Baf! kun Ĝanfranko, Marĉela, kaj Suzana, nova kantistino aperas en Italio kun feminismaj kantoj (Per nia nura vol'), Roma (Parola Kulturo). kaj eĉ Claude Piron.

LF-Koop samperiode eldonas la albumon La poezio de la patrolo de Ĝianfranco Molle, Karnavaleto de Olivier Tzault, Frandu Piron kun tekstoj verkitaj de Johan Valano, kantitaj de Claude Piron, Invito al ĝojo de Nikolin'. Paralele, pli konformismaj kaj popecaj produktoj aperis kun la kasedo En fora lando de Ramona van Dalsem (Nederlando), San Diego vokas min' de Alberta Casey (Usono), ktp., por malplijuna kaj pruda esperantistaro. Ankaŭ eblas trovi lirikajn kaj kantproduktaĵojn en esperanto eldonitaj en Bulgario de la diskeldonejo Balkanton kun Ĵana Cikalova (Bulgara Rozo), Veselin Damjanov (V. Damjanov kantas en esperanto, Jubilea koncerto), kaj Miŝo Zdravev.

En aliaj registroj; Imagu de John Douglas eldonita de la Brita Esperanto-Asocio kun kanzonoj de J. Lennon, MacCarney, Simon & Garfunkle, ktp. tardukitaj de W. Auld, Holmes kaj Rossetti.

Bestetoj, bestegoj kaj bestaĉoj kaj kantas Brazilo kantas por pli bona mondo de Sylla Chaves kun Franka Fenati kaj aliaj kantistoj eldonita de Brazila Esperanto-Ligo. Vi memoru pri ĝardenoj de Jadwiga (Krakovo 87) kaj Joëlle Rabu (el Kanado) surbendigas 4 titolojn sur la vinila disketo Passport en 1987, Max Roy Carrouges aperigas disketon Esperanto kaj kasedalbumon helpe de SAT-Amikaro ĉe Ecap International (Francio).

Novaj artistoj ankaŭ memeldonas: Feri Floro (Hungario) la kasedojn Floreto en 82 kaj Du Kolombetoj en 83 laŭ sudamerikaj inspiroj, Chantal (Israelo) la kasedon Israelo kantas en 82, aŭ Roman Bura (Pollando) la kasedon Jen la viv' ĉe studio Drubbel en Antwerpeno en 1987.

Sed pli poste kaj iom pli dise aperas ankoraŭ diversaj aliaj produktaĵoj; Jula lando (1988), La esperanto-knabino (89, longdaŭra vinila disketo), Kiam Parizo estis Parizo ankaŭ por ni esperantistoj (1989, muzika vidbendo), Laŭ lula ondo (1990), Inter du amsezonoj (93, KD) ĉiuj de Nikolin' ĉe LF-Koop. Georgo Handzlik (Pollando) aperigas memeldone kasedojn Sur la placo de ĉiela pac' kaj samjare Vivu esperantujo ĉe Edistudio.

Saskia Veen (harpistino) kaj Edward Hoepelman (tenoro) el Nederlando, en 1990 memeldonis lirikan muzikkasedon kun tekstoj tradukitaj interalie de William Auld, Roger Bernard,, kaj Martin Haase.

Chantal el Israelo denove memeldonas kasedon Nur per la amo kaj Esperanto-Ligo Israela eldonis en 1993 la kasedon Israelo ne ĉesas kanti kun interpretado de Tova Ben-Cvi.

Anjo Amika (Hungario) aperigis ĉe Kadencia la kasedon Por vidi la mondon en 1992.

El Rusio kun Mikaelo Bronŝtejn Rememoru kun Bruna ŝtono ĉe Pigo-studio (1992 Stockholm), kaj Ĵomart Amzeev kaj Nataŝa Gerlaĥ la kazaĥia trubadorduopo Somera Mondo (vinila disketo ĉe Melodia, en 1989).

Kompreneble, mi ne povas fini tiun unuan sen menscii la agadon de MEL (Muzika Esperanto-Ligo) kaj de la Internacia ĥoro kiu ĉiujare prezentiĝas en la Universala Kongreso sub estrado de pf-ro Dimitar Terziev el Sofio / Bulgario (eldono de la kasedo Kuniĝu per nia kant').

Naskiĝo de esporokmuzika movado

En 1985 la aŭtorkanta epoko transiris al la rokmuzika, kun la naskiĝo de la unua internacia esperanto-rokbando Amplifiki, modlita en la kerno de junularaj espo-aranĝoj kiaj IS kaj IJK. Ilia unua kasedo, Tute ne gravas, aperis ĉe LF-Koop.

De tiam komenciĝas roka eksplodo en la junulara espomovado kun apero en Berlino de La Mondanoj kun Aaron Koenig kaj Carsten Kintermann. En orientaj landoj malantaŭ la ferkurteno ankaŭ la rokbando Team' laŭ instigoj de la juna kaj aktiva Stano Marĉek ekesperantiĝas kaj koncertas en esparanĝoj; Viva koncertfragmento aperas sur la Esperanta Songazeto N-ro 2 de LF-Koop en 1983.

En 1986, nova bando, Persone, naskiĝas okaze de la unua Kultura Esperanto-Festivalo en Svedio. Ili memproduktas unuan kasedon 62 minutoj en 1987.

Esporok-koncertoj dum junularaj renkontiĝoj ekfloras kun Amplifiki, La Mondanoj, Persone en Berlino, Bonn ("Domo en Bonn"), Hungario, ktp. En 1986, La Barbuloj, kantria papaga bando el Ĉeĥio eldonas vinildisketon 4-titolan helpe de Ĉeĥa Esperanto-Asocio kaj distribuita de Supraphon.

En Slovakio, la bando Team' tute profesiĝis kaj furoras en diversaj konkursoj gajnante orajn najtingalojn, kaj en 1988, la bando aperigas kasedalbumon en esperanto ĉe LF-Koop, Ora Team' ; tiu sama kasedo aperis paralele en tiama Ĉeĥoslovakio en la tutnacia diskeldonejo neesperantista Opus.

ToBoCo, hungara marĝenafolk-blus-bando prezentis sian unuan memproduktaĵon, la kasedon La unua Frapo dum IJK en Kerkrade en 1989. Intertempe naskiĝis en Frislando (Nederlando) la profesia folkbando Kajto. Kajto alportis grandan revolucion en la espomuzikkulturon, ĉar en 1989 ili memproduktis tra propra diskeldonejo la unuan KD-on (kompaktan diskon) iam aperinta en Esperantio. Tiu kuraĝa iniciato lanĉis grandan instigon en la espokulturmedioj, kaj anoncas la finon de la kaseda epoko.

En tiu sama etosa periodo kreiĝis EUROKKA, Esperanto-Rok-Asocio, bazita en Donneville, ĉirkaŭurbo de Tuluzo en suda Francio.

En 1990, EUROKKA lanĉis sian unuan produkton pere de sia ĵus-kreita diskeldonejo Vinilkosmo: temas pri kompil-disketo enhavanta 2 titolojn de Amplifiki kaj du aliajn de nova rokbando el Tuluzo, la Rozmariaj Beboj kies kantisto estas JoMo. Kelkajn semajnojn poste, EUROKKA eldonis sian unuan numeron de Rok-gazet': revuo kies celo estas informi kaj kunordigi la disajn kontaktojn kaj muzikagadojn en la espomuzikmondo por instigi pli riĉigon kaj kreskigon de esperanto-romuziko.

Disvolviĝo de esporokkulturo

La hodiaŭaj teknikoj evoluis tiom multe kaj ankaŭ multe malplikostas, ke ne plu tolereblas fuŝi koncerton aŭ produkton. La espomuzikbandoj pli kaj pli havas profesian kvaliton, kaj tio pliriĉigas kaj plialtigas la ĝeneralan nivelon de espomuziko.

La 90-aj jaroj alportis plej diversajn produktojn, ĉu kasedajn, ĉu kompaktdiskajn memproduktitajn aŭ ĉe diskeldonejoj, kiel ekzemple Aaron Koenig (Brazilumas Esperante, 1989), Amplifiki (Svedio, laŭ la periodoj), Solo el suda Hispanio, Amplifiki (kun nur svedoj) Festoj de Kristnask', Persone el Svedio, Kajto el Nederlando, Flávio Fonseca, Brazilo, Ĵomart Amzejev kaj Nataŝa Gerlaĥ, Kazaĥio, la Mevo, Japanio, Tutmonda Muziko,Germanio, Vladimir Soroka/Andreo Berce, Ukrainio/Rusio, denove Solo, Akordo, Nederlando, JoMo el Tuluzo, Francio.

Ankaŭ la 90-aj jaroj vidis la muzikan kvaliton multe pliboniĝi, de amatoreco, muzikgrupoj fariĝas kvazaŭ profesiuloj helpe de la novaj perfektigaj surbendigteknikoj.

Pluraj artistoj profesiaj interesiĝis pri la fenomeno de esperanto-muziko, kiel Jacques Yvart, kiu finfine esperantistiĝis, Rainer Conrad (Tutmonda Muziko), aŭ Esperanto el Normandio en Francio, Rob de Nijs stelulo el Nederlando, Rondo, bando el Litovio, Esperanto, (El Bosco, Warner, Hispanio), Ewe-Calyptus kiu eldonis la KoDiskon Unu voĉo okaze de la UK en Adelaido en Aŭstralio, 1997.

La Alburnoj (Les Ablettes), en Vinilkosmo-Kompil' Vol.1, EV en unutitola KD kaj 1a VK-K1, Tutti Futti en VK-K1, Massilia Sound System en VK-K2, Rémy Walter en 4-titola remiksa KD kaj VK-K 2, N.A.T. 2-a VK-K, Fabulous Trobadors 2-a VK-K, Luanda Cozetti 2-a VK-K, ktp..., kiuj kantis papage, laste en tiu listo aldonendas Magnus el Svedio kiu memeldonis sian KoDiskon kaj ankaŭ disponigas ĝin en siaj propraj TTT-paĝoj.

Ankaŭ aliaj bandoj famaj en grandaj komercaj diskeldonejoj elvokas esperanton uzante la nomon kiel titolo aŭ uzante esperantoklarigojn; tion faris Elektric Music (Bartos, eks-Kraftwerk, Germanio), Shadowfax (Usono), Elvis Costello (Britio), Sonic Youth el Usono, Cólor Humano (Hispanio), Fabulous Trobadors el Tuluzo/Okcitanio, Freundeskreis (Amikaro) el Germanio, Esperanto el Kanado, ktp...

Ankaŭ grandaj steluloj anoncis ke ili uzus esperanton, kiel Michael Jackson, Enrico Macias, ktp., sed same kiel la Beatles, nenion faris. Esperantomuzik-kulturo, sekvis kun iom da malfruo la evoluon de la ĝenerala rokmovado, kaj nur de du aŭ tri jaroj ni povas konstati ke subgrundaj rokmuzikoj enpenetras ĝin. Unuaj pioniraj bandoj estis La Bleka Forfikulo kaj Siaj Orelboristoj, Piĉamandurjes (anarkopunkfolkbando el Katalunio, Hispanio) kaj Piĉismo (kaospunkkora bando el Ukrainio). Postsekvis bandoj kiaj Araĥkana kaj Averto al Gepatroj (hardkoro kaj grinckoro el Brazilo), Klingo (anarkipunko el Ukrainio), KRIO de MORTO el Pollando, KTP...

En Aprilo 2000 aperis Esperanto Subgrunde Kompil' prezentanta averaĝe 2 titolojn de 15 bandoj brumuzikaj, kuneldone inter La Blua Papilio (subgrunda eldonejo el Brazilo estrita de Ĝuljo Calegari kaj Vinilkosmo). En ĝi aperas esposubgrundaj bandoj kiel ekzemple Piĉismo kaj aliaj bandoj kiuj kantas papage ĉefe el Brazilo kaj Francio kiel ekzemple Traŝ-Bog.

Antaŭ kelkaj jaroj nova fenomeno estas la apero de espo-afrikmuzikaj bandoj, kiel FreeMagniZhou, Afrika Espero ambaŭ aperintaj en VinilkosmoKompil' Vol.2, Mayoama Diankembo Vigla Muziko, ktp (VKK2).

Eĉ Hip hopon (repo) eniris espon, sed ankoraŭ tre malmulte, per la Flugantaj Bananoj (el Germanio), Dolcxamar el Finnlando kaj Eterne Rima el Pollando.

Tekno-haĥzo kaj ĝangalmuzikoj ankoraŭ ne sukcesis firme enpenetri espokulturon, sed jam de jaroj Solo alportas en ĝi vere avangardan elektronikan muzikon; sed la estonto tutcerte plenigos tiun mankon.

Vinilkosmo lanĉis projekton kunlabore kaj helpe de Gunnar Fischer pri kompilaĵo de tiuspecaj muzikoj, ni diru elektronikaj (elektropopo, tekno, haĥzo, trenco, denco, drumenbaso, kaj bigbito) kiuj helpe de Interreto sukcesas bone disvastiĝi.

Plej lasta fenomeno estas la Dĵ-oj (diskĵkeoj) Kunar, Njoki, ktp... eĉ Flo ! kiuj dum ĉiuj gravaj espoaranĝoj Dĵumas, komence estis malfacile trovi taŭgajn espomuzikojn sed de du jaroj, dank'al la lastaj eldonaĵoj materialo en esperanto por dancigi homojn en diskoteko estas alvenanta.

Jam estis diversaj provoj pri tutnokta espoteko far de Dĵ Flo! dum KEF kaj IF kaj de Dĵ Kunar dum IS kaj IJF, la rezulto estis kontentiga, post kelkaj jaroj eblos tute komforte fari regulajn espotekojn dum espoaranĝojn dank'al plimultiĝo de tiaj dancigaj muzikoj en espo kaj al alveno de novaj Dĵ-oj. Kompreneble "La Bambo " estas grava simbolo por espoteko.

2. Espomuziko, vivanta espokulturfenomeno

Muziko estas unu el la plej efikaj rimedoj, ĉar ĝi situas en plej diversaj kampoj kaj aspektoj. Ĝi estas trafa pro la diversaj kanaloj kiujn ĝi utiligas por disvastigado (koncertoj, magazinoj, diskoj, kasedoj, vidbendoj, radiodissendoj, televiddissendoj, interreto, ktp.).

Hodiaŭ, esporokmuziko estas aprezata de plej diversaj homoj, infanoj, gejunuloj, mezaĝuloj, kaj eĉ maljunuloj, kaj ofertas tiom varian diversecon de stiloj ke ĉiuj aĝtavoloj trovas kontentiĝon.

Komencantoj pere de ĝi povas ekzerciĝi pri la prononcado kaj ritmo de la lingvo; praktikantoj plezure ĝuas la tekstojn kaj muzikon. Unuvorte, esporokmuziko estas aktuala vivanta esperanto-kulturo, kaj ĝi estas unu el la plej bonaj manieroj elmontri ke esperanto estas lingvo uzata kaj kiu havas sian propran identecon kaj kulturan vivon.

Tio estas gravega bezono por la esperanto-movado, sed malgraŭ ekzisto de kelkaj dekoj da artistoj kaj muzikgrupoj, ankoraŭ ne estas sufiĉe ampleksa la elekto. Gravegas ke pli kaj pli da artistoj kantu en esperanto; multe pli da koncertoj ĉiustilaj devus okazi ĉie; multe pli ofte devus esti eldonitaj muzikaj produktoj por ke esperantistoj utiligu tiun vivantan kulturon por sia propra kulturiĝo sed ankaŭ por progresigi esperanton je ĉiuj niveloj de la ĉiutaga vivo. Bedaŭrinde, ĝis nun tre malmultaj espistoj ekspluatas espomuzikon kiel aktiva komunikilo kaj varbilo.

Espomuziko estas vere tre taŭga kaj trafa ilo por disvolviĝo de esperanto kaj ĝia kulturo.

3. Bezono de kreado de strukturoj kaj reto por espomuzikkulturo

De la 5a ĝis la 9a de Julio 2000 okazis en Tuluzo la unua KAFE (Kultura- Arta Festivalo de Esperanto). Kaj du semajnojn poste okazis la 7a KEF por unua foje en Finnlando. Ankaŭ okaze de UK, IJK, IS kaj aliaj esperanto-aranĝoj, pluraj kulturaj spektakloj en esperanto estas starigitaj; sed tamen, ĉio ĉi ne sufiĉas por vivtenigi, pli vigle stimuli kaj instigi espokulturon. Naskiĝanta espomuzikkulturo bezonas organiziĝi kaj strukturiĝi en retojn por alfronti serene disvolviĝon.

Tiuj retoj utilos ne nur por organizi koncertturneojn, sed ankaŭ varispecajn interŝanĝojn artajn (informojn, distribuadon, ideojn, radioelsendojn, renkontiĝojn, festivalojn, ktp.).

Rilatoj inter la diversaj espogrupoj, retoj, kaj artistoj ligos inter si pli viglan efikon en la organizado de la agadoj espokulturaj. Plej oportuna kampo por tiuj praktikoj estas la junularo. Tio plivastigos la eblecojn por la bandoj koncerti, kaj ankaŭ disvendi siajn produktojn. Estas grave ke nunaj verkistoj kunlaboru kun artistoj por enmuzikigi tekstojn, poemojn, ktp...

Ankaŭ artistoj kiuj papage pretas kanti espe devas trovi helpon por traduki kaj adapti tekstojn en espo, pluraj artistoj esperantiĝis pere de tiu vojo...

4. Valoro de la espomuziko

Bedaŭrinde, ĝis nun espomuzikkulturo ne estis vere akceptata same kiel la naciaj. Espomuziko estas konsiderata kiel subkulturo ne grava kaj senvalora, kiun eĉ esperantistoj ne respektas.

Kiomfoje esporganizantoj senskrupule petas ke artistoj kaj bandoj venu ludi por iliaj aranĝoj senpage kaj kun apenaŭa repago de vojaĝkostoj? Kiomfoje organizantoj organizas spektaklon sen zorgi pri la teknika flanko (sonsistemo, lumoj, ktp.)? Tio estas granda manko de respekto je la artistoj kaj je la publiko mem.

Hodiaŭ, pli kaj pli da bandoj ne plu volas prezentiĝi, prave, je tiaj kondiĉoj, ĉar plejofte la rezulto estas negativa, kaj forpuŝas la spektantojn, esperantistajn aŭ ne.

La hodiaŭaj teknikoj evoluis tiom multe kaj ankaŭ multe malplikostas, ke ne plu tolereblas fuŝi koncerton aŭ produkton. La espomuzikbandoj pli kaj pli havas profesian kvaliton, kaj tio pliriĉigas kaj plialtigas la ĝeneralan nivelon de espomuziko.

Esperantistoj alikutimiĝis al tro amatorecaj artistoj/kantistoj. Nuntempe evoluo de espomuziko atingis bonan ritmon tiel ke prefere artisto ne kantu anstataŭ ol fari fuŝaĵon sed bedaŭrinde tio ankoraŭ tro ofte okazas en espio. Antaŭ ĉio ni serĉu talenton tra la diverstilaj muzikoj de la plej subgrundaj ĝis la plej popŝlagrecaj.

Espistoj komencas vidi klare kio estas kvalita, talenta kaj ne. Oni devas strebi kaj klopodi plialtigon de la kvalito de espomuzikkulturo; tio etas bona por ĉio: por la lingvo, por la espomovado kaj por malfermiĝo al ne-esperantopubliko. Tiuj faktoj influos la estonton de esperantomuziko, ĉar ili malfermos pli kaj pli espomuzikon al aliaj horizontoj. Neeviteble, la espomovado kreskos, kaj kun ĝi, ĝia muziko, kiu pli kaj pli estos akceptata de la neesperantistaro. Oni jam konstatas oftajn interkunlaboron inter neesperantaj organizoj kaj esperantistoj (individue aŭ grupe); tio estas la plej bona maniero enkonduki espomuzikkulturon ekster la esperantomondon.

Kiam Espo-artistoj/bandoj tutmonde famiĝos kaj disvendos centmilojn da diskoj, kiel Rolling stones aŭ aliaj famegaj steluloj ? Tion fakte ni devus iam atingi; do ni strebu je tio! Ĉiukaze se tio devos alveni; tio venos dank' al arta kaj kultura valoroj de espomuziko kiun akceptos kaj agnoskos la neespista publiko.

Sed dume gravegas ke espistaro subtenu, utiligu kaj disvastigu esperanto-muzikkulturon. La estonto de espomuziko troviĝas laŭ tiu direkto.

La origina enretigo aperis ĉe Artista Datumbazo.