Intervjuo

Harry Harrison:
sukcesa verkisto de sciencfikcio kaj esperantisto

Geoffrey Sutton intervjuas Harry Harrisson, revuo Esperanto, numero 953, , paĝoj 86-88, UEA
Foto de la aŭtoro

Harry Harrison estas unu el la plej produktivaj kaj sukcesaj verkistoj de sciencfikcio en la angla lingvo. Li naskiĝis en 1925 en orienta Usono, laboris kiel komerca artisto, artdirektoro kaj redaktoro, antaŭ ol komenci sian sendependan verkistan karieron. Li ricevis multnombrajn premiojn kaj honorojn. Dum pluraj jaroj li verkis la konatan bildstrion pri Flash Gordon. Harrison estas interesa por esperantistoj ne nur ĉar li mem estas konvinkita esperantisto, sed ĉar li en preskaŭ ĉiu sia romano mencias Esperanton. Tiel li dum jardekoj allogis milojn de siaj legantoj scivoli kaj peti pliajn informojn pri la lingvo.

Konata heroo de Harrison estas "The Stainless Steel Rat" (la Korodimuna Ŝtalrato), kiu alportis al serio de romanoj tute apartan humuron. La sekva ekzemplo de humura stilo de Harrison venas el lia verko The Stainless Steel Rat Wants You! (La Korodimuna Ŝtalrato deziras vin!, Toronto. 1979; p.37), en kiu invadas aroj da naŭzaj, ŝlimaj, malbonodoraj, mensosuĉaj estaĵoj de nekonata planedo:

"Mi solvos ĉiujn viajn problemojn por vi, kiel mi faris en la pasinteco, sed mi devas peti vian helpon por tio. Kiom da diversaj specioj de eksterteranoj vi jam malkovris?"

"Tricent dek du. Sed kial...?"

"Mi diros al vi post momento. Ĉiuj grandecoj, formoj kaj koloroj?"

"Nepre kredinde! Vi devus vidi miajn kimerojn."

"Ne, dankon. Vi sendube malkovris la lingvon, kiun ili uzas por komuniki unu kun la aliaj . Ĉu ĝi estas malfacila?"

"Vi jam parolas ĝin. Ĝi estas Esperanto

"Ne blagu, Kojpu!"

"Ne kriu al mi tiutone!" li diris histerie. Poste li sukcesis ekregi sin, glutis pilolon kuj tremis. "Kial ne? Ili evidente observis nin dum longa tempo, lernante ĉion pri ni, antaŭ ol ili invadis. Ili tiel aŭdus multajn el niaj lingvoj, poste decidis favore al Esperanto kiel la plej simpla, facila kaj plej efika formo de komunikado, ĝuste kiel ni faris."

"Vi konvinkis min. Dankon, profesoro."

Geoffrey Sutton: Vi nun loĝas en Irlando. En kiuj aliaj landoj vi loĝis, krom en via naskiĝlando, Usono?

Harry Harrison: Mi iris al Meksikio en 1956, ĉar mi volis sendependiĝi kiel verkisto. Jaron poste mi iris al Britio, poste Italio, kaj kiam mi vendis mian unuan libron, al Danlando en 1959, ĉar mi verkis artikolojn por dana revuo. Ni intencis pasigi unu monaton tie, sed restis sep jarojn. Ĝi estas belega lando por infanoj. Ni tiam havis unu ĵus naskitan infanon. Tie niaj junaj infanoj komencis paroli la danan.


Sutton: Vi menciis, ke vi vendis vian unuan libron.

Harry Harrison Mi vendis ĝin kiel felietonon al la gazeto Astounding Srories (Mirigaj historioj). Komprenu, ke en la kvindekaj jaroj tute ne aperis libroj de sciencfikcio. Verko povis aperi nur kiel gazetafelietono. Mi vendis ĝin al la gazeto kontraŭ 2100 usonaj dolaroj, dum mi vivtenis min per tri mil dolaroj jare. Poste, kiam oni komencis eldoni specialajn poŝlibrojn, mi vendis verkon kiel poŝlibron. Tiu estis Deathworld (Mortomondo) en 1960 aü 1961. Post tio mi komencis verki kaj vendi unu libron jare,, ĉiun jaron. Ĉiam unue al gazeto. Sed en Britio oni kutimis proponi 50 ĝis 100 pundojn por libro. Sekvus post tio trijara tantiemo de tia nekredebla sumeto kiel du pundoj, sep ŝilingoj kaj ses pencoj! Poste ni reiris al Usono, ĉar mi opiniis, ke la infanoj devus vidi sian propran landon. Ili jam parolis la anglan kun dana akcento. Sed mi ne povis toleri la vivon tie, do mi reiris al Britio... poste al Irlando.


Sutton: Ĉu vi aŭtoris alispecajn verkojn?

Harry Harrison Mi verkis 33 romanojn. Tiuj, kiuj ne estas sciencfikciaj estas elĉerpitaj, do ĉirkaü 31 estas nun aĉeteblaj. Mi verkis diversspecajn krimromanojn, ankaŭ la libron Stonehenge, kun amiko-antropologo, pri la demando, kiuj konstruis tiun prehistorian Stonaron en suda Anglio kaj kial. Mi verkis ankaŭ multe da sciencfikcio por gejunuloj, kiu tre kontentige vendiĝas.


Sutton: Vi estis la unua prezidanto de Monda Asocio de Verkistoj de Sciencfikcio. Ĉu vi povas diri ion pri tio?

Harry Harrison En internacia kunveno de sciencfikciaj verkistoj mi proponis, ke ni fondu oficialan organizaĵon, ĉar tiaj renkontiĝoj kutime estas nur por legantoj. Ĝia oficiala nomo estas World SF (Monda sciencfikcio), kaj ĉiaj profesiuloj en iu ajn branĉo de la sciencfikcio povas aliĝi. Ĝi estas tre internacia organizaĵo kun ĉirkaŭ 200 membroj, sed sciencfikcio estas usona inventaĵo. Ekzistas alinacia sciencfikcio, sed ĝi ne estas tiel populara kiel la usona. Mi proponis, ke oni uzu Esperanton, sed ĉiuj kriis "La angla, la angla", ĉar ili jam uzis tiel multe da tempo por lerni ĝin.


Sutton: Kiel vi unue renkontis Esperanton?

Harry Harrison En la armeo. Mi havis tre tedan okupon kiel artileria instrukciisto en Teksaso dum la Dua Mondmilito. Varmegaj tagoj, ĉirkaŭ 50 gradoj celsiusaj, kun kanonoj pafantaj, duonsurda en ambaŭ oreloj. Tute enuige! Do de armeano, kiu estis esperantisto, mi aĉetis 27-lecionan lernolibron. Sekve, en 27 semajnoj mi lernis Esperanton en la armeo! Mi korespondis, sed mi ne aŭdis eĉ unu parolatan vorton ĝis post la milito en Novjorko.


Sutton: En kiom da ekzempleroj kutime aperas viaj verkoj?

Harry Harrison Mi ĝojas, ke la nombro altiĝas ĉiujare. Se doni unu ekzemplon de romano pri la Korodimuna Ŝtalrato, cent mil ekzempleroj en Usono kaj po dek mil en Britio kaj FR Germanio. De mia nova libro West of Eden (Okcidente de Edeno), kiu nun furoras, la publiko aĉetis 38 000 binditajn ekzemplerojn, do mi antaŭvidas broŝuritan eldonon de miliono aŭ duonmiliono da ekzempleroj... kaj tio vere ŝanĝas la vivon de verkisto.


Sutton: Kaj en kiom da lingvoj aperis tradukoj de viaj verkoj?

Harry Harrison Dudek unu. Nur du en Esperanto . La pasintan Zamenhof-tagon Esperanto-Asocio de Irlando eldonis la tradukon La verda estonteco, kiu estas novelo de ĉirkaŭ 20 paĝoj .


Sutton: Via verko Make Room, Make Room (Faru spacon, faru spacon!) fariĝis la filmo Soylent Green (Soja verdaĵo), en kiu rolis i.a. Charlton Heston. Ĉu vi ŝatus iom rakonti pri tio?

Harry Harrison Nu, ĝi temas pri la diferenco inter etoso kaj etiko - oni povas ŝanĝi sin, kvankam oni ne povas ŝanĝi la aliajn. Mi estis konscia, ke ni frontos problemon de tro granda loĝantaro kaj manko de nafto. Ĝi estas tre realisma romano, ne tre sciencfikcia, pri la kolapsinta socio de Novjorko en la jaro 2000. La filmkompanio MGM trovis ĝin, sed volis enmiksi kanibalismon! Tio donas ideon pri la funkcio de la mensoj de film-reĝisoroj! Mi laboris kun la reĝisoro kaj provis formi la filmon. Mi dirus, ke ĝi estas duone sukcesa.


Sutton: Mi aparte ĝuis vian libron In Our Hands the Stars (En niaj manoj la steloj), kiu priskribas i.a la problemojn, kiujn frontas malgranda nacio - la dana, kiu neatendite akiras antaŭiran pozicion en la spacesplorado. Mi scivolas, ĉu via intereso pri la potencrilatoj inter grandaj kaj malgrandaj nacioj iel devenis de via esperantisteco.

Harry Harrison Jes, absolute. La grandaj landoj kaŭzas la problemojn. Verŝajne ne la danoj komencos trian mondmiliton. Estas sceno en la libro, kie la usona kaj sovetia ambasadoj en Kopenhago frontas unu la alian trans tombejo. Tiel ili fakte situas! Kvankam miaj libroj estas aventuraj romanoj, ili ĉiuj havas ian moralan lecionon. Rilate miajn nun ses librojn pri la Korodimuna Ŝtalrato, oni komentis: "Jen Harrison denove predikas, ke oni ne mortigu homojn", kvazaŭ ne estus io malĝusta pri tio! Ili estas pitoreskaj romanoj - la kanajlo kiel heroo, sed la Rato neniam mortigas iun. Li priskribas sin kiel scienca humanisto.


Sutton: Esperanto ŝajne ludis gravan rolon en la frua sciencfikcia movado en okcidenta Usono. Kia estis tiu rolo?

Harry Harrison Estis iom da interkovro, kiam Esperanto unue venis al Usono. Legantoj de sciencfikcio interesiĝis, kaj troviĝis grupoj da legantoj de sciencfikcio kaj esperantistoj, sed la milito mortigis tion. Ĉiuj disiĝis en la armeon. Post la milito tiuj grupoj neniam rekuniĝis. Mi kaj Forrest J. Ackerman estas la solaj du el la 450 membroj de Science Fiction Writers of America (Sciencfikciaj verkistoj de Usono), kiuj parolas Esperanton.


Sutton: Vi skribis, ke ĉi tiu intervjuo estas la unua fojo en via 42-jara verkista kariero, kiam la esperantistoj interesiĝas pri via laboro. Se oni pripensas, ke vi efike allogis al la movado multajn novulojn dum tiel multaj jaroj, kio estas via opinio pri la sinteno de la esperantistoj?

Harry Harrison Ili simple estas du apartaj mondoj. Sciencfikcio estas mia profesio, kiun mi ĝuas, kaj mi de multaj jaroj entuziasmas pri Esperanto. Mi mem neniam pensis vere ligi la du. Kiam mi ricevis vian leteron, mi estis iom surprizita. Poste mi pensis, ke estus interese intervjuiĝi. Mi antaŭ multaj jaroj estis tre aktiva esperantisto. Duono de la kaŭzo eble estas tio, ke mi metas la propagandon ofte en la finon de la libro. Mi supozas, ke mi ŝajnas kabineta verkisto en la Esperanto-movado kaj kabineta esperantisto en la sciencfikcia mondo!


Sutton: Vi konas multajn verkistojn de sciencfikcio. Ĉu vi povas diri ion pri ilia nuna sinteno al Esperanto?

Harry Harrison Stulta. La angloj kaj usonanoj ne scias pri lingvoj nek interesiĝas. La eŭropanoj tamen estas iom pli internaciemaj.


Sutton: Kia laŭ vi estos la reala estonteco de Esperanto?

Harry Harrison Ĝi estas simple tro inteligenta ideo, kiel la metra sistemo, kiun la usonanoj ne deziras akcepti, sed jes la eŭropanoj. Esperanto bezonas ian grandan trarompon. La esperantistoj ĉiam ĝuos siajn kunvenojn, sed ĝi estas intelekta ideo, kaj la plimulto de la homoj ne estas sufiĉe klarvida. Mi laboros por ĝi ĝis la fino.


Sutton: Ĉu vi kredas, ke estonta longdaŭra uzo de Esperanto povus havi influon al la funkcio de la homa cerbo?

Harry Harrison Kial ne? Mi dum jaroj laboris kun komputiloj unuflanke kaj Esperanto aliflanke. Mi ege ĝojas, ke la du nun estas ligitaj en la nederlanda projekto pri distribuita lingvo-tradukado. Tio eble regos la estontecon de Esperanto. La komputila epoko ŝanĝas ĉiun faceton de nia vivo. Ĝi eble estos la plej bona afero de post la Unua Libro! La interesa afero pri komputiloj estas, ke ili estas la akra eĝo de la tranĉilo. Se io estas pli malmultekosta kaj pli rapida, tion oni uzas. Se ĝi ne sufiĉe helpos Esperanton, ĝi ja helpos la tradukadon! Sed ĝia nura ekzisto eble garantios la estontecon de Esperanto.