Artikolo

Kiel dubantoj de Esperanto maltrafas?

, El Popola Ĉinio

Kiam Ĉinio klopodas por krei harmonian socion, ĝi bezonas harmonian internacian medion. Harmonia internacia ordo bezonas komunikilon akcepteblan por ĉiuj. La angla lingvo, kvankam multe uzata internacie, tamen ne estas universale akceptata kiel tia komunikilo. Mian vidpunkton subtenas tre simpla fakto: membroj de Eŭropa Unio, kiuj ĉiuj estas najbaroj de Britio, daŭre disputas pri lingvoj uzataj por EU dum dekoj da jaroj. Sur tiu fono, Esperanto kiel taŭga solvo reliefiĝas. Pri tio multaj esperantistoj jam konvinke argumentis, kaj iuj neesperantistoj serioze konsideris la eblecon. En ĉi tiu prelego mi nur analizos kelkajn maltrafojn de Esperanto-dubantoj en siaj artikoloj publikigitaj en lastaj jaroj. Laŭ mia analizo, tiuj maltrafaj argumentoj devenas de manko de scio, arbitraj asertoj kaj malforta logiko.

Manko de scio

Shen Hu citas lingviston Gao Mingkai, kiu diris en Pri Lingvo, "Ne estas eble ke ni uzos 'artefaritan' lingvon kiel komunan lingvon de la mondo". Kial? Gao Mingkai argumentis: "Artefarita lingvo ne enradikiĝis en la socia vivo, ne estas kreita iom post iom de homoj en la socia vivo, ne povas kontentigi la bezonon de ĉiuflanka komuniko de la socio. Plie, abrupte anstataŭigi lingvojn jam uzatajn per artefarita lingvo ne estas permesata de la komuniko-kondiĉo de homoj. Tial, artefaritaj lingvoj kiel Esperanto ne povas funkcii kiel komuna monda lingvo."

Kion signifas la "komunan mondan lingvon" de Gao Mingkai? Se ĝi signifas lingvon uzotan de la tuta mondo kiam limoj de nacioj malaperos, tio estos en tre malproksima estonteco. Estas ankoraŭ tro frue diskuti pri tio. Esperantistoj neniam pretendas ke Esperanto estos la komuna monda lingvo por tiu stadio de socia evoluo. Se ĝi signifas ian lingvon kiu funkcias kiel komuna komunikilo por la nuna mondo, Esperanto jam ia-maniere servas kiel tia lingvo. Gao diris, ke artefarita lingvo ne enradikiĝis en la socia vivo. Li ne scias, ke en la internacia Esperantujo Esperanto jam enradikiĝis. Oni kutime nomas Esperanton "artefarita lingvo". Tamen atenta analizo pruvas, ke nur tre malgranda parto de la lingvo (ĉefe tabelo-vortoj) estas vere farita arte. Plejparto de la vortaro devenas de naciaj lingvoj. Alie ĝi ne povis havi multe da uzantoj nelonge post naskiĝo. Aliflanke, Esperanto ja estas kreita iom post iom de siaj uzantoj en la socia vivo. Hodiaŭ oni diskutas multajn problemojn Esperante. En libroj, gazetoj, ĵurnaloj, radioj kaj retejoj oni povas trovi artikolojn, kiuj profunde kaj detale traktas pri transgenaj plantoj, pri cunamo, pri komputiko, — mi nur menciu kelkajn ekzemplojn. En tiuj artikoloj oni uzas specialajn terminojn por tiuj fakoj. Ĉu oni povas pruvi, ke tiuj vortoj ne estis kreitaj de la esperantista komunumo iom post iom? Ĉu tiuj vortoj estis "abrupte" elpensitaj de Zamenhof aŭ iu alia individuo? Temas pri abrupta anstataŭigo de la lingvoj uzataj per Esperanto. Tio neniam estas idealo de esperantistoj, kiuj nur deziras, ke la internacia socio uzu Esperanton kiel la neŭtralan helpan lingvon apud la naciaj lingvoj. Anstataŭigo de jam uzataj lingvoj per alia lingvo okazis en la historio. La hispana lingvo anstataŭigis lokajn lingvojn en Sud-Ameriko kaj la angla tiujn de Nord-Ameriko, Nov-Zelando kaj Aŭstralio. Esperanto anstataŭigis neniun nacian lingvon. Ĝi ne havas tian celon.

Klare, ĉiuj argumentoj de Gao Mingkai estas malveraj. Se la argumentoj estas malveraj, ĉu la konkludo bazita sur tiuj argumentoj povas esti konvinka?

Zhou Zhiping diris: "Esperanto... estas nur signoj kaj reguloj kreitaj de malmultaj homoj. Ĝi estas morta skribo kaj morta lingvo en reala senco." Tian ridindan sensencaĵon oni apenaŭ bezonas refuti. Kio estas morta lingvo? Morta lingvo estas lingvo ne (plu) uzata. Kian lingvon oni parolas en la ĉiujara Universala Kongreso de Esperanto? Kian lingvon oni uzas ĉiutage en la Esperanta sekcio de Ĉina Radio Internacia kaj Radio Polonia? La retejo Ĝangalo havis pli ol 5000 vizitojn ĉiutage kaj tio preskaŭ perturbis la sistemon. Pro tio la mastrumantoj devis transplanti la retejon al pli granda portanto. Ĉu la lingvo uzata en miloj da TTT-ejoj estas morta? Esperanto ne estas morta lingvo. Zhou Zhiping estas sensciulo en la reala senco de tiu kampo. Estas malsaĝe aserti, ke tio, kion oni ne scias, ne ekzistas.

Arbitraj asertoj

Zhou Lei asertis: "La kosto de popularigo de Esperanto estas egale alta. Konfliktoj kulturaj, psikologiaj, ekonomiaj kaj politik-interesaj kaŭzitaj de ĝia popularigo estas egale malfacile solveblaj." Zhou Lei nur asertis sed ne subtenis sian vidpunkton per konvinkaj argumentoj aŭ faktoj. Mi ne scias, ĉu konfliktoj kulturaj, psikologiaj, ekonomiaj kaj politik-interesaj kaŭzitaj de ĝia popularigo estas egale malfacile solveblaj, ĉar mi eĉ ne scias, kian konflikton Esperanto jam kaŭzis. Kiel li povus pruvi, ke la kosto de popularigo de Esperanto estas egale alta? Ni nur konsideru la koston de lingva lernado. Kiom oni pagas por lerni la anglan lingvon? Kiom oni pagas por lerni Esperanton? Kiu povas doni eĉ nur unu ekzemplon por pruvi, ke iu pagas tiel multe por lerni Esperanton kiel por lerni la anglan lingvon?

Shen Hu diris: "Marksismo enkondukita poste konfirmas la evoluon de la mondo al komunismo kaj la tendencon de unuiĝo de lingvoj, ...Por tiu celo, Esperanto kiu ligiĝis kun la politika sonĝo ne nur kongruas kun tiu tendenco de evoluo, sed ankaŭ estas rigardata kiel rimedo akceli unuiĝon de la mondo..." Tiun aserton subtenas nek fonto citita de Shen Hu nek historio. Stalin parolis pri unuiĝo de lingvoj en la komunisma socio. Li diris, ke tia komuna lingvo ne povos esti la germana aŭ rusa, des malpli la angla, sed ĝi estas nova lingvo, kiu asimilos bonajn partojn de ĉiuj naciaj lingvoj kaj regionaj lingvoj." Klare, Stalin ne diris, ke Esperanto estos la komuna lingvo en la komunisma socio. Se Esperanto estis rigardata kiel rimedo por la komunisma celo, kial Stalin subpremis Esperanto-movadon en Sovetio? Kial dum la Kultura Revolucio (1966-1976) kiam komunismo estis predikata, Esperanto-movado en Ĉinio estis sufokita?

Malforta logiko

Laŭ la raporto-komento de Zhou Lei, Altaf Gohar Khanla, prezidanto de la Pakistana Esperanto-Asocio, diris: "Niaj delegitoj ne povas kompreni Esperanton parolatan en la kongresejo. Ili nur povas fari simplan konversacion. Mi tre hontas pro tio." Per tio Zhou Lei provas subteni sian aserton, ke "plejparto de afrikaj esperantistoj estas junuloj, sed bedaŭrinde ilia lingva kapablo estas nealta." Ĉu tia rezonado estas logika? Li provis konvinki nin, ke Esperanto malbone servas kiel komunikilo en la Universala Kongreso de Esperanto. Inter la ĉeestantoj de UK estas komencantoj. Iuj eĉ komencis lerni Esperanton en UK. Ne strange, ke iuj ĉeestantoj ne povas kompreni ĉion. Sed kiom oni povas kompreni pere de Esperanto parolata en la kongresejo? Neniu faris statistikon. En la Internacia Kongresa Universitato dum la 89-a UK mi prelegis pri ĉina arto, sufiĉe faka subjekto. Ĉirkaŭ cent esperantistoj aŭskultis mian prelegon kaj ili bone komprenis min, ĉar post la prelego ili faris demandojn tre trafajn. Dum tiu UK multaj prelegoj okazis samtempe. Kiam mi prelegis, ankaŭ aliaj prelegis. Ĉiuj prelegoj havis siajn aŭskultantojn. Tiuj aŭskultantoj ne estas tiuj, kiuj povas “fari nur simplan konversacion”. Ni komparu kazon pri nacia lingvo. La Ĉina Junulara Ĵurnalo en la 22-a de oktobro 2001 raportis pri mezlerneja konkurso de la angla lingvo ĵus okazinta en Beijing. El la 81 mil partoprenantoj nur 16 trapasis la unua-gradan ekzamenon. La proporcio de sukcesintoj estas 1 el 5 mil. Kredeble, la malfacileco de tia ekzameno ne povas esti komparebla kun raporto en la internacia kongreso. Se en UK la sama proporcio de ĉeestantoj komprenus raportojn, estus nur 0.4 persono (malpli ol duono!) sukcesis! Se prezidanto de iu Esperanto-asocio hontas pri nesukceso de siaj membroj, la ĉinaj edukaj instancoj devas honti pri malsukceso de la angla-lingva instruado. Ĉar la pakistana registaro apenaŭ investis por Esperanto-movado dum la ĉinaj edukaj instancoj investis multege al instruado de la angla lingvo.

Zhou Zhiping diris: "Granda ironio en rekomendo de Esperanto en Ĉinio estas, ke preskaŭ ĉiuj artikoloj, kiuj predikas Esperanton, estas skribitaj en ĉinaj karakteroj. Ĉu ne estas evidente, ke Esperanto ne povas fariĝi komuna komunikilo?" Estas la komuna senco, ke oni devas uzi la lingvon kompreneblan por la legantoj. Zhou Zhiping skribis en la ĉina lingvo ĉar la legantoj estas ĉinoj. Kial li ne uzis la anglan lingvon? Ĉu li ne scipovas la anglan aŭ tiu ne povas fariĝi komuna komunikilo? Pledantoj de Esperanto volas sciigi pri Esperanto al pli da ĉinoj, kiuj ankoraŭ ne scias Esperanton. Kompreneble tiaj artikoloj devas esti en la ĉina lingvo. Lü Shuxiang verkis sian Ĉinoj Lernantaj la Anglan Lingvon en la ĉina lingvo. La granda ĉina angla-lingva edukisto Ge Chuangui verkis sian Vortaro de Anglaj Idiomoj en la ĉina lingvo. Ili uzis la ĉinan lingvon, ĉar iliaj legantoj estas ĉinaj studentoj, kiuj ankoraŭ ne scipovas la anglan lingvon. Ĉu tio povus pruvi, ke la angla lingvo ne povas esti uzata? En Ĉinio, samkiel en aliaj landoj, sennombraj artikoloj estas verkitaj en Esperanto, sed bedaŭrinde Zhou Zhiping ne legis aŭ ne povas legi. Denove, estas malsaĝe diri, ke tio, kion oni ne vidis, ne ekzistas!

Shen Hu diris: "Lingvo estas ne disigebla de la kulturo kaj de la nacia sento. Esperanto sen kultura fono aspektas kiel Suzhou-rivero kun cementa fundo, kiu kaŭzas dubon pri ĝi." Shen Hu trafas, kiam li diris, ke la lingvo, kulturo kaj nacia sento ne estas disigeblaj. Ja pro tio la angla lingvo, kiu kvankam multe uzata internacie, ne fariĝis la sola leĝa internacia lingvo. La kialo estas evidenta: la angla lingvo ne bone portas la kulturon kaj nacian senton de la nacioj, kiuj ne parolas ĝin. Ĉinoj ne povas fordoni siajn naciajn kulturon kaj senton. Tial plimulto de ĉinoj ne bone posedas la anglan lingvon. Dum pli ol 100 jaroj Esperanto asimilis multon el diversaj kulturoj. Ĝi estas kulturo, kiu konstante ensorbas sukon de diversaj kulturoj kaj kulturas por si senton de homoj de diversaj nacioj. Estas prave diri, ke ankaŭ Esperanto ne estas disigebla de la Esperanta kulturo kaj de la sento de Esperantujo. Esperanto ne posedas kulturan fonon de certa nacio, tio ja estas ĝia avantaĝo. Ne portante kulturon kaj senton de iu specifa nacio, Esperanto povas akcepti kulturon kaj senton de diversaj nacioj. Ĝi ja estas racia solvo de la lingva problemo por hodiaŭa mondo. Ĉu estus racie uzi la anglan lingvon, kiu portas en si kulturon kaj senton de la angla-lingvaj nacioj, kaj kiu devigas neanglalingvajn naciojn disiĝi de siaj kulturoj kaj naciaj sentoj?

Shen Hu demandis: " Kial oni lernas Esperanton? Nun 50.5 elcentoj de libroj pri avangardaj scioj kaj tekniko uzas la anglan lingvon." La respondo estas tre simpla:

1. Oni devas defendi sian nacian lingvon. Jiang Fei diris: “Kiam fremda lingvo anstataŭos ies lingvon, ties kulturo pereos.” Kiel Shen Hu diris, la nacia lingvo ne estas disigebla de la naciaj kulturo kaj sento. De sia naskiĝo Esperanto proklamis, ke ĝi ne forpuŝas nacian lingvon. Do Esperanto estas taŭga rimedo por defendi la naciajn lingvojn kaj kulturojn. Pri tio multaj jam argumentis.

2. Multaj libroj estas en la angla lingvo, sed ne multaj povas ellerni la anglan lingvon. Pri tio bonvolu legi mian artikolon "Blindeco de Naci-skala Eduko de la Angla Lingvo".

Konklude: malantaŭ la ŝajne serioza, akademia mieno, lastatempaj paroladoj de Esperanto-dubantoj donis nenion novan aŭ logikan, des malpli konvinkan. Tamen el tiuj paroladoj ni povas eltiri ion pozitivan: se ni esperantistoj uzas Esperanton por publika intereso, pli kaj pli da homoj konscios, ke Esperanto estas viva lingvo. Ĉio kontraŭ Esperanto finfine fariĝos sabla turo, kiu neeviteble disfalos. Se ni mem-nomataj esperantistoj daŭre babilaĉas kaj fanfaronas krokodile, aŭ se ni nur uzas Esperanton por nia plezuro, pli kaj pli da homoj fariĝos oponantoj de Esperanto kaj nia tiel nomata Esperanto-movado fariĝos sabla turo. Ĉio dependas de nia laboro.

Ni fosu nian sulkon!

  • Referencataj materialoj:
  • 1. Shen Hu: Sorto de Esperanto kaj la Sonĝo pri Monda Harmonio de Ĉinoj, Chuanmei Xueshu Wang [Komunikila Akademia Reto], 27-a de julio 2005
  • 2. Raporto-komento de Zhou Lei, ĵurnalisto de Xinhua-reto: Idealo de Esperanto estas Bela sed al Ĝi Mankas Reala Bazo
  • 3. Zhou Zhiping, Printempa Sonĝo Sen Postsigno, Legado, aprilo 1997
  • 4. Shi Chengtai: Maniulo Parolas pri Sonĝo, Legado, aŭgusto 1997
  • Liu Haitao: Lingvistikaj Konceptoj de Zamenhof. GrKG/Humankybernetik 2004(4): 155-165.
  • 5. Jiang Fei: Usona Informada Hegemoniismo kaj Kulturo-Protektado tra la Mondo Instigita de Ĝi, Ekstera Komunikado, april 2005