Fabelo

LA BONA FEINO AMENTA KAJ SINJORO AKUKU

, el Fabeloj de la verda pigo,
Registro de Luis Jorge Santos Morales

Foje, en la jaro 1894, pola feino aŭdis, ke ĵus aperis en Varsovio “Ekzercaro” de iu D-ro Zamenhof. La ekzercaro kompletigis gramatikon de lingvo internacia eldonitan sep jarojn antaŭe sub la pseŭdonimo D-ro Esperanto. Oni raportis al ŝi, ke en tiu ekzercaro troviĝas teksto titolita “La feino”. Ĉar ŝi kolektis, ĉiujn verkojn pri sia supernatura mondo, la pola feino lernis la lingvon internacian, same kiel ŝi pli frue dediĉis iom da tempo al la franca, germana kaj dana lingvoj, por legi fabelojn de Perrault, Grimm kaj Andersen.

Karaj infanoj, vi eble miras, ke feino povas lerni tiom da fremdaj lingvoj. Ne forgesu, ke feino estas feino. Ŝi bezonas nur sidi tri minutojn sur lernolibro de la koncerna lingvo, tuŝi sian frunton per sia sorĉovergo kaj trifoje ripeti: “abrakadabra-simsalabim-pumpumtralala”. Ne kredu, ke tiu metodo estas facila. Jam okazis, ke malatenta feino, post triminuta varmigo de lernolibro sub la postaĵo, fuŝdiris ekzemple: “abrasalabim-tralalapumpum”. Sekve la tuta afero fiaskis, kaj la kompatindulino neniam parolis la fremdan lingvon.

La pola feino havis lertan langon, kaj, post senerara trifoja ripetado de “abrakadabra-simsalabim-pumpumtralala”, ŝi perfekte ekparolis Esperanton. Ŝi atente legis la rakonton de D-ro Zamenhof pri “La feino”. Vi certe konas la tekston, eble vi parkerigis ĝin: “Unu vidvino havis du filinojn. La pli maljuna estis tiel simila al la patrino per sia karaktero kaj vizaĝo… ktp, ktp”. Ŝi tuj rimarkis, ke ĝi estas nur traduko el la franca Fabelaro de Perrault. Tamen Esperanto mem ŝajnis al ŝi tiel belsona interkomprenilo, ke ŝi poste preferis ĝin al la ceteraj lingvoj. Jam ĉe la legado de la franca originalo ŝi ĉagreniĝis, ke oni malprave atribuas malicon al ŝiaj samulinoj. Dum pluraj jaroj ŝi ne reagis al tiu maljustaĵo, sed, kiam ŝi rimarkis, ke la lingvo internacia rapide disvastiĝas en la mondo, ŝi decidis skribi al D-ro Zamenhof:

“Kara Majstro,
Vi menciis en via Ekzercaro koleginon de mi, kiu igis malamindan knabinon kraĉi serpentojn kaj ranojn. 
Tiu malfeliĉulino tiel suferis de la severa puno, ke ŝi mortis en angulo de arbaro. 
Kara Majstro, mi bedaŭras, ke vi senkritike alprenis kalumniojn de la franco Perrault. 
Mi asertas, ke mi neniam aŭdis pri tiaj teruraj okazaĵoj en nia medio 
kaj sekve mi petas vin ŝanĝi la tekston en la eldonotaj ekzercaroj de via mirinda lingvo internacia. 
Pola Feino
Poŝtrestante
Varsovio”

D-ro Zamenhof respondis (ha, mi ne forgesu diri al vi, ke tio okazis en la jaro 1905), do D-ro Zamenhof respondis:

“Estimata sinjorino feino:
Skribante mian Ekzercaron, mi tute ne intencis ĉagreni vin. Antaŭ kelkaj jaroj mi estus volonte ŝanĝinta la tekston, por plaĉi al vi. 
Sed nun la Ekzercaro apartenas al la Fundamento. Kiel vi scias, ekde la Bulonja Kongreso la Fundamento devas resti netuŝebla eĉ kune kun siaj eraroj. 
Espereble vi komprenos tiun gravan decidon kaj eĉ klarigos ĝin al viaj koleginoj. 
Mi dankas vin pro via helpo kaj restas
Samideane via
L.L. 
Zamenhof”

La feinon, kiu estis inteligenta feino, tiel konvinkis la rezonado de D-ro Zamenhof, ke ŝi fariĝis unu el la plej energiaj defendantoj de la Fundamento. Oni eĉ nomis ŝin feino Fundamenta kaj poste simple feino Amenta. Vi homoj, kiuj rampas sur la tero, malofte renkontas feinojn. Male ni birdoj ŝvebas en la aero, kiel ili. Mi povas do fidele raporti pri kelkaj agoj de la bona feino Amenta. Ŝi estas cetere facile rekonebla inter siaj kunulinoj per brila verda stelo ornamanta ŝian sorĉovergon (Tiun detalon mi indikas ĉefe por la poetoj, kiuj ankaŭ ofte ŝvebas en la aero). Mi ne rakontos al vi la tutan historion de la Lingvo Internacia. Famaj fakuloj faris tion pli bone, ol mi, simpla pigo, povus fari. Mi mencios nur kelkajn epizodojn, en kiuj oni ĝis nun bedaŭrinde prisilentis la efikon de nia feino.

En la jaro 1907 iuj esperantistoj provis per malhonestaj rimedoj anstataŭigi la Zamenhofan infanon per bastardo, kiun ili aŭdacis nomi Ido. Ili preskaŭ sukcesis. Feliĉe iun nokton Amenta vizitis la oficejon de la perfiduloj kaj, tuŝante per sia sorĉovergo iliajn gramatikojn kaj vortarojn, plenigis la kontraŭfundamentan lingvon per multaj strangaj formoj. La morgaŭan tagon adeptoj de tiu transsorĉita Ido subite uzis vortojn, kiujn la aliaj ne komprenis. Ekzemple, anstataŭ uzi la pronomon “ĝi”, kiel ni esperantistoj, ili diris jen “olu” , jen “ol”, jen “lu”. Sekve ilia kripla projekto baldaŭ dissplitiĝis kaj malaperis en la rubejon de la Historio (Tiun trafan formulon mi iam aŭdis de mia kuzo Lanio, kiu studis la oratoran arton en Ateno).

La bona feino Amenta oportune intervenis plu en la postaj jaroj, por ke ne pereu nia belega lingvo internacia sub la batoj de la sorto aŭ de la homoj. Dum la unua Mondmilito ŝi savis la internan ideon de Esperanto, sugestante al samideanoj loĝantaj en neŭtralaj landoj, ke ili helpu la viktimojn de la teruraj, sensencaj bataloj. Ankaŭ memoru, ke poste, kiam diktatoroj provis sufoki Esperanton en siaj landoj, frapo de ŝia sorĉovergo tuj naskis novan flamon en aliaj mondopartoj. Iafoje eĉ esperantistoj, ho honto, kondutas malamike kontraŭ esperantistoj, ofte pro nuraj bagateloj. La feino devas flugadi de akademio al redakcio kaj de redakcio al akademio, por konvinki la partiojn, ke vere ne gravas la uzo de tiu ĉi aŭ de tiu sufikso, de tiu ĉi aŭ de tiu participo. Mi, simpla pigo, opinias, ke tiel longe, dum esperantistaj moŝtoj komprenas la insultojn de aliaj esperantistaj moŝtoj, tio sufiĉas por pruvi la klarecon de nia lingvo internacia.

Tiuteme mi rakontu al vi la lastan faron de la feino Amenta. En la urbo vivis notario, s-ro Bilbok, kiu senĉese proponis ŝanĝojn en la gramatiko kaj la vortaro de Esperanto: oni forigu la artikolon, kiu ne ekzistas en la latina kaj la rusa lingvoj; oni diru: “Espelanto” pro la ĉinoj, kiuj ne konas la sonon “r”; oni ne akcentu la antaŭlastan silabon de la vortoj, por ne ĝeni la francojn; oni uzu “e” anstataŭ “kaj”, ktp ktp. Kiam s-ro Bilbok aperis en kunveno, ĉiuj esperantistoj forkuris antaŭ liaj stultaĵoj. Oni plurfoje konsilis al li paroli sian ĵargonon sola en sia loĝejo. Vane. Lia lasta eltrovo estis la senutileco de la akuzativo. Tiu kreteno kompreneble ege ĝenis la propagandon de Esperanto. La distrikta delegito iam promenis en la kamparo, apud nia vilaĝo, meditante pri la pereiga influo de s-ro Bilbok, kiam li hazarde renkontis la feinon Amenta. Ŝi atente aŭskultis liajn plendojn, ridetis kaj promesis kontraŭi al la malakuzativemulo.

– Ne timu, sinjoro delegito, mi ne igos lin kraĉi serpentojn kaj ranojn, sed baldaŭ li jam ne endanĝerigos la Fundamenton.

Fakte ŝi flugis al la urbo kaj nokte, dum lia dormo, tuŝis per sia sorĉovergo la buŝon de s-ro Bilbok. Ekde tiu momento la notario ne kapablis ĝuste prononci la vorton “akuzativo”. Li nur balbutis “akaka-akuku-akakakuku”. Kiam li volis denove prediki en kunveno kontraŭ la Esperanta akuzativo, ĉiuj ĉeestantoj ridegis kaj kriis, imitante lin, “akaka-akuku”. Li provis rekomenci sian argumentadon: “Gesinjoroj, mi opinias, ke la akaka-akuku-akakakuku…” Poste li silentis, ne komprenante, kial lia lango subite kroĉiĝis inter liaj dentoj, kaj li fuĝis sub la mokoj de la esperantista publiko. De tiam oni nomis s-ron Bilbok Akuku, poste oni forgesis lin. Mi scias, ke nun Akuku restas hejme kaj dediĉas sian tempon al pedanta reordigo de juraj paragrafoj, unuvorte al nenio.

Jes, karaj infanoj, al nenio.

Antverpeno-La Laguna: TK/Stafeto, 1981.