Fabelo

La eta poeto kaj la lokomotivo

, el Fabeloj de la verda pigo,
Registro de Luis Jorge Santos Morales

Foje vivis en nia vilaĝo junulo, kiu estis tiel poeziema, ke li kutime parolis verse. Kiel ĉiuj veraj poetoj, li havis palan vizaĝon kaj hirtajn harojn. Lia pantalono estis tro mallonga, lia jako pendis ĝis sur lia osta postaĵo, kaj lian ĉapelon ornamis lekanto. Lia rigardo restis fiksita sur fora fantazia mondo, kaŝita al la okuloj de ordinaraj homoj. Kiam oni vidis lin, oni simple diris: “Jen la eta poeto”. Ĉar li amegis la naturon, li ofte paŝis preter mia poplo, deklamante belajn poemojn, kiujn aŭskultis nur ni birdoj. Liajn gepatrojn afliktis tiu difekto, kiu ĝis tiam trafis neniun alian membron de la familio. Ili provis lernigi al li metion.

– Filo, kiu kuiros vian ĉiutagan supon post nia morto?

Li milde respondis:

Ne kredu, karaj miaj, ke ofte manĝi supon
Sufiĉas por atingi de l’ gloro supran ŝtupon.

Lia patro prezentis lin al forĝisto. La forĝisto, palpinte la brakajn muskolojn de la junulo, grimacis kaj diris:

– Alportu al mi la martelon, la dikan, tie en la angulo.

La eta poeto iris al la angulo de la forĝejo, kaptis la tenilon de la martelo sed eĉ ne provis levi ĝin, ĉar lin subite fascinis la ruĝa braĝo brilanta en la forno, sub la granda balgoblovilo. Li murmuris:

– Rigardu, kiel lerte sin kaŝas arda flamo.
Ho, kial ne ekzistas kaŝejo por la amo?

La forĝisto skuis la kapon kaj diris al la patro:

– Reprenu vian filon. Li eĉ ne kapablas levi martelon. Krome li ĵargonas pri mia forno strangaĵojn, kiujn mi ne komprenas.

En la postaj monatoj la eta poeto proponis siajn servojn al la kamparaj aŭ urbaj mastroj, sed li ne sukcesis resti en ĉiu loko pli ol du aŭ tri tagojn. Li laboris kiel masonisto kaj komencis konstrui muron laŭ sia propra gusto. Prave opiniante, ke la nunaj domoj aspektas grize kaj malgaje, li elektis diversajn buntajn ŝtonojn. Sed la efekta rezulto tute ne impresis la arkitekton, kiu proze konstatis la nevertikalecon de la muro. Post sia maldungiĝo la eta poeto fariĝis vendisto en librejo. Sed li vendis nenion. Sidante sur ŝtupareto, li lernis parkere poemojn de Kalocsay. La klientoj plendis al la estro de la librejo, ke neniu okupiĝas pri iliaj deziroj. Kelkaj legemuloj eĉ simple prenis librojn, tute ne pagante ilin. La librejestro, bona homo, kiel decas al anoj de tiu korporacio, donacis al la eta poeto la volumon de Kalocsay kaj deziris al li plenan sukceson en alia profesio. Estas facile antaŭvidi, ke, se kuiristo intermiksas salon kaj lavpulvoron, la gastoj de restoracio protestas. Karaj infanoj, mi apenaŭ bezonas precizigi, kiu kulpis pri tiu bedaŭrinda misaĵo. Kiam la ĉefkelnero impetis en la kuirejon, li ekvidis la etan poeton, kiu trankvile turnis kuleregon en granda poto, legante libron tenatan en la maldekstra mano. Ĉar la libro ne estis receptaro, sed nur poemaro de iu William Auld, la eta poeto ricevis fortan piedbaton sur la postaĵon kaj devis iri al la direktoro. Informite, la direktoro, prudenta komercisto, enmanigis al la provizora kuiristo laŭdan ateston kaj rekomendis al li prezenti ĝin al apuda konkurenca restoracio. Tamen, naŭzite de kuirejaj odoroj, la eta poeto prefere kuris al la stacidomo, por revojaĝi al nia vilaĝo. Sed li ne havis sufiĉe da mono por aĉeti fervojan bileton. Li sidiĝis sur benko kaj ĝemis:

– Nur du flugilojn havi kaj migri ĉirkaŭ l’ mondo,
Jen vere bela revo por povra vagabondo.

En tiu momento li ekvidis, sur aparta trako, malgrandan lokomotivon. Ha, la bela lokomotiveto! Ne neŭtrala monstro, kiel la modernaj robotoj trenantaj longajn vagonojn, sed vivanta estaĵo.

La eta poeto alproksimiĝis al la nigra-ruĝa lokomotivo, kiu ripozis sola en sia angulo. Iom da vaporo eliĝanta el la nazo montris la regulecon de la spiro kaj la profundecon de la dormo. Li admiris la sveltajn radojn, la rondan ventron, la brilajn dorsajn ornamaĵojn. Baldaŭ lia apuda paŝado vekis la lokomotiveton, kiu malfermis unu okulon kaj suspiris: “Ŝŝŝ!”. Li provis senkulpigi sin:

– Pardonu. Mi ne intencis ĝeni vian dormon. Mi estas nur poeto, kiu vagas tra tiu stacidomo.

Rigardante lin, la lokomotivo konstatis, ke li estas bera poeto pro la lekanto pikita sur lia stranga ĉapelo.

– Sinjoro poeto, vi tute ne ĝenas min. Male. Kutime neniu alparolas min, kaj ankaŭ mi enuas. Ŝŝŝ!

– Ĉu vi enuas, kursadante tra la mondo?

– Ho ŝŝŝ, vi eraras. Mi ne rajtas forlasi la stacidomon. La tutan tagon mi tiras vagonojn de trako al alia.. Ha! Se almenaŭ ili rakontus al mi pri siaj foraj vojaĝoj, sed ili estas mutaj brutoj, Ŝŝŝ!.

– Mi komprenas vian ĉagrenon, lokomotiveto.

– Ĉuĉu estas mia nomo.

– Ĉuĉu, kiel belsona nomo! Pri vi mi verkos odon, kiu famigos vin en la tuta mondo.

La malgranda lokomotivo ruĝiĝis, fermis la okulojn kaj flustris:

– Ŝŝŝ! Ĉu odo? Pri mi? Mi sentas min vere konfuzita.

La eta poeto ĵetis sian ĉapelon en la aeron, rekaptis ĝin kaj ekkriis:

– Ĉuĉu mi amas vin. Ambaŭ ni forkuru el tiu nigra sufokejo!

– Ŝŝŝ! Ne bruu, grimpu sur mian dorson, malantaŭe. Tiru la supran stangon kaj turnu la duan dekstran radeton tre, tre milde, por ke neniu rimarku nian foriĝon.

La lokomotiveto, kiu bone konis ĉiujn trakojn, kaŝe zigzagis inter grandaj stultaj vagonaroj kaj baldaŭ atingis la ĉirkaŭurbajn kvartalojn. Vidante la unuajn herbejojn, Ĉuĉu ekspiris plenpulme, gaje fajfis kaj ekkuregis per ĉiuj fortoj. La eta poeto firme kroĉiĝis al apogrelo kaj laŭte deklamis kun flirtantaj haroj:

– Saluton, libereco! Min ŝirmu viaj brakoj.
 Dum Ĉuĉu rapidegas sur nekonataj trakoj.

La sorto aŭdis lian preĝon. Ambaŭ fakte ne rajtis resti pli longe sur tiu danĝera trafikplena vojo. Ili okaze trovos malnovan trakon, forlasitan de la fervoja administracio pro ekonomiaj kialoj. Tra kverkaro ili alvenis al pitoreska valo, kie kelkaj bovinoj miris pri tiu erarvaganta lokomotivo. Post la freneza kurado Ĉuĉu deziris iom ripozi kaj haltis meze de vasta sunbrila herbejo. La eta poeto saltis malsupren kaj sterniĝis inter ebriigaj printempaj floroj. Li tiris sian ĉapelon sur la nazon, kaj aŭskultante la regulan dutaktan spiradon de Ĉuĉu, li feliĉe ekdormis. Diskreta tut-tut vekis lin.

– Amiko, ni veturu plu.

– Atendu, kara mia. Mi tuj revenos.

La eta poeto rapide kolektis en apuda kampo bukedon da papavetoj, per kiu li ornamis la fumtubon de la ĉarma lokomotivo. Ĉuĉu suspiris:

– Ŝŝŝ, unuafoje iu donacis al mi florojn.

– Ilia ruĝo bele konvenas al via koloro.

– Ha, kial vi tiel dorlotas min?

– Ĉu vi estas feliĉa?

– Jes, hodiaŭ estis la plej bela tago en mia lokomotiva vivo. Sed ne nur pri la tago, ankaŭ pri la nokto ni pensu. Kie ni pasigos ĝin?

– Ie ajn ni certe trovos plaĉan, kvietan lokon.

Efektive, post kelkaj mejloj, ambaŭ amikoj trafis konfortan rifuĝejon apud forlasita stacidometo, iam destinita por la ligno-komerco. La reloj rustiĝis sed tamen taŭgis por bona ripozo. Estis ankaŭ tempo por vespermanĝo. La lokomotivo decidis atendi ĝis la morgaŭo, por gluti sian kutiman kvanton da karbo. La eta poeto, kiel ĉiuj poetoj, malsatis, sed li sciis, ke poetoj facile anstataŭigas mankantan provianton per profunda dormo. Tiel okazis ke la steloj baldaŭ ekbrilis super niaj du kune kuŝantaj feliĉuloj. Ve! karaj infanoj, plena feliĉo malofte daŭras longe. Dum tiu nokto proksimiĝis la fino de la bela aventuro. Frumatene du ĝendarmoj malmilde skuis la etan poeton kaj katenis liajn manojn.. Nekonata fervojisto jam senkompate pelis la lokomotiveton returne al la malgaja urba stacidomo. La eta poeto kriis:

– Ĉuĉu! Ĉuĉu! Kie vi estas?

Li aŭdis nur malproksiman korŝiran adiaŭon: tut-tut, kaj nenion plu. La ĝendarmoj kondukis lin en malliberejon en kiu li komencis grati sur muro la odon promesitan al Ĉuĉu. La postan matenon li aperis antaŭ juĝisto, kiu akuzis lin pri ŝtelo de ŝtata havaĵo. Ne komprenante pri kio temas kaj pensante nur pri sia kara lokomotiveto, la eta poeto ĝemis:

– Ĉu, Ĉuĉu, ĉiuj juĝu pri nia ĵusa fuĝo?
 Ĉi ĉio estis, ĉu ne?, nur serĉo al rifuĝo.

La juĝisto, kiu estis beletrema, tuj sentis, ke antaŭ li staras vera poeto. Poetoj eble ŝtelas korojn, sed neniam lokomotivojn. Cetere la fervoja administracio mem kulpas, ne sufiĉe prigardante sian materialon. Sekve frivola senokupa lokomotivo povas facile delogi senpekan poeton. La klarvida juĝisto do absolvis kaj liberigis la akuziton. Nun karaj infanoj, vi eble deziras scii tion, kio poste okazis. Mia kuzo Hematopo raportis, ke la eta poeto malfermis en la urbo kurson de Esperanto. Li instruas belan, eteran, poezian Esperanton, kaj liaj lernantoj siavice ekparolas verse. Tio klarigas, ke nun estas tiom da poetoj en nia movado. Tiu idealisma okupo certe ne riĉigas la etan poeton, sed tamen restas al li sufiĉe da mono por aĉeti ĉiudimanĉe bukedeton, antaŭ ol direkti siajn paŝojn al la stacidomo.

Antverpeno-La Laguna: TK/Stafeto, 1981.