Artikolo

Forgesita poemo de Zamenhof

, revuo Esperanto,
Zamenhof kun ĉapo kaj longa barbo, kvazaŭ vagabondo

Forgesita, ĉu eble? Kiam Jean Amouroux, nia senlaca ĉasisto de raraj bibliografiaĵoj, tion sciigis al mi, mia unua reago estis pridubo, des pli ĉar la persono respondeca pri la publikigo havis nomon invitantan al malfido: "Oxenford" enhavas ian pseŭdonimecan odoron. Sed la prifosoj de Amouroux forigis ĉian suspekton, kaj li bonvolis lasi al mi la honoron malkovri la poemon al la publiko - li akceptu mian humilan dankon!

Do, la 14-an de februaro 1907, prepare al la tria Universala Kongreso en Kembriĝo, f-ino Caroline (Caro) W. Oxenford fondis kun kelkaj amikinoj "La Esperantistan Vagabondan Klubon", kiu, imite al la tiama fama "Vagabond Club" de Londono, celis grupigi la esperantistajn artistojn, poetojn, muzikistojn, pentristojn k.a. Tuj ŝi petis de Zamenhof, ke li konsentu fariĝi ties Honora Prezidanto: li principe rifuzis per letereto, kies tekston oni trovos en la "Plena Verkaro de L. L. Zamenhof" publikigita de Itô Kanzi (kajero 8, p. 39), sed li afable partoprenis kun sia edzino la "Festamanĝon" organizitan de Caro dum la Kongreso. De tiam aperis pli-malpli regule stencilita 24-paĝa organo, kiu en januaro 1911 surprenis pli indan veston de presaĵo. Probable por saluti tian signon de prospero, Zamenhof verkis jenan poemon, kiu aperis en la januara numero, paĝo 3.

AL "LA VAGABONDO"
Mi volus iri kun vi, vagabondo,
Mi volus iri kun vi tra la mondo,
Mi volus brui, petoli, ĝui kaj boli,
Vivi artiste, vivi vagiste, en plena forgeso,
Sub minuta impreso...

Sed tro longe fermita en kaĝo,
Sensukiĝis mi antaŭ la aĝo!
Por la gajaj viaj rondoj, amikoj vagabondoj,
Mi nun ne plu taŭgas.

Pasie mi ĉiam amis la vivon,
Sed ĝin mi neniam ĝuis reale;
Konstante revante, mi esperis kaj diris:
Paciencu hodiaŭ, morgaŭ vi vivos!
"Atendu, atendu!" al la vivo mi vokis...
Sed la vivo nur kuris kaj mokis.

Kantis la birdoj — mi ilin ne aŭdis;
Lumis la suno — mi ĝin ne admiris;
Printempaj riveroj, majaj vesperoj —
Ne sentite, ne uzite, ĉio foriris...

Feliĉa vi estas, artisto libera,
Se vin zorgoj kaj devoj ne premas al tero,
Se vin muroj ne fermas, ne alforĝas al tablo,
Via volo vin gvidas kaj via kapablo.
Ekzistas multe da belo sub la bela ĉielo:
Ĝuu ĝin, miru ĝin, sentu ĝin, spiru ĝin —
Por vivantoj ekzistas la vivo.

Ne perdu la vivon, serĉante plezuron,
Sed konservu en ĉio la ĝustan mezuron,
Ne uzu malpure naturan al donon,
Per la belo vi semu la bonon!

En ĉi tiu poemo frapas kelkaj apartecoj. La unua, plej stranga, estas, ke en la revueto ŝi estas presita kiel prozo: la ĉi-supre prezentita formo estas do hipoteza. Neverŝajne, tamen, ke Zamenhof tiele aranĝis sian tekston: la "Saluto", kiun li samjare sendis al La verda radio, estis verse presita. La nenormalan dispozicion oni ŝuldas aŭ al la presisto, kiu volis ŝpari spacon, aŭ al la redaktorino, kiun konfuzis la nereguleco de la versoj.

Ĉar tio estas dua surpriza trajto: la versoj varias de 2 ĝis 5 akcentoj, jamboj miksiĝas kun anapestoj aŭ amfibrakoj, rimoj aperas fine aŭ interne de la versoj, aŭ tute mankas - kaj ĉio sen videbla ordo. Tian strukturon oni retrovas en neniu alia poemo de Zamenhof: ĉu influis lin la liberritmaj poemoj d. Goethe (ekz. "Prometheus") aŭ de Nietzsche (ekz. "Aus hohen Bergen")? Aŭ ĉu li volis doni en la poezia regno modelon de vagabondeco, akorde kun la titolo de la revuero? Ni ne scios.

Sed plu valoras, sub iom prozeca formo, la amara konfeso de kvindekjarulo, kiu dediĉis sian tutan vivon al la realigo de belaj revoj: jen sensukcese (skizo de jida gramatiko, plano de skribmaŝino, projekto de hilelismo), jen malfacilprogrese, dum li rifuzis ĝui la simplajn donacojn de la naturo. Kian kontraston li sentis - aŭ imagis - inter la sorto de elpensisto kaj tiu de artisto! Sed en tia melankolia rerigardo, nenie travejnas eĉ guteto da envio. Jen de kie fontas la beleco de la poemo.