Fabelo

La milito de la ĉapeloj

, el Fabeloj de la verda pigo,
Bildo de PEJ pri la esperantaj supersignoj
Registro de Luis Jorge Santos Morales

Foje reĝo rigardis sin en spegulo, kiel ĉiumatene post la razado. Rimarkinte ion, kion li ĝis tiam neniam rimarkis, li sonorigis al la ĉambelano.

— Via reĝa moŝto vokis min.

— Jes, alproksimiĝu kaj staru apud mi antaŭ la spegulo.

La ĉambelano miris pro la nekutima ordono.

— Sinjoro ĉambelano, ĉu vi rimarkas ion?

— Kion mi rimarku? Via reĝa moŝto estas pli granda, pli bela, pli majesta, pli...

— Tatata! Rigardu bone.

— Mi rigardas.

— Ĉu vi ne vidas, ke vi, simpla ĉambelano, havas sur la kapo la saman ĉapelon kiel mi?

— Se via reĝa moŝto ordonos tion al mi, mi tuj deprenos mian ĉapelon, sed poste mi estos nur cambelano.

— Ne temas pri tio. Konservu vian simplan ĉapelon. Ĉu tamen ne decus, ke mia propra kapo estu pli lukse vestita ol via? Bonvolu venigi la prezidanton de la Akademio.

Malgraŭ siaj reŭmatismoj la prezidanto de la Akademio galopis al la reĝa palaco.

— Via reĝa moŝto vokis min.

— Jes, sinjoro prezidanto. Bonvolu sidiĝi kaj diri al mi, kiel vi skribas la vorton "reĝo".

Balbutante, la Akademiestro literumis

— Ro - e - ĝo - o.

— Kio estas super la tria litero?

— Super la tria litero estas supersigno, via reĝa moŝto.

La regnestro rikanis.

— Supersigno! Kiu inventis tiujn supersignojn?

— D-ro Zamenhof, via reĝa moŝto.

— Ĉu vi ne opinias, ke D-ro Zamenhof iel neglektis la hierarkion?

La prezidanto de la Akademio malfermis la buŝon kaj rigardis sian suverenon per mirrondaj okuloj. La reĝo ekkriis

— Malbenita estu la Fundamento, kiu donis al reĝo simplan ĉapelon anstataŭ krono! Ĉu vi aŭdas, sinjoro prezidanto? Mi postulas mian kronon. Bonvolu do transdoni al ĉiuj presistoj de mia lando jenajn ordonojn

1e De nun, oni skribu la vorton "reĝo", uzante kronon anstataŭ simpla supersigno.
2e Oni uzu do kronojn por la titolo "reĝa moŝto".
3e Oni uzu iom pli malgrandan kronon por la vorto "reĝino".

La prezidanto de la Akademio riverencis tri fojojn kaj eliris el la palaco. Ne domaĝante siajn reŭmatismojn, li vizitis ĉiujn presistojn de la regno, por konigi al ili la reĝan dekreton.

Oni devis kompreneble fandi novajn tipojn, sed ĉiuj korteganoj akordiĝis, por laŭdi la bonguston de la reĝo kaj trovi la novajn librojn duoble interesaj.

Kiam oni lanĉas modon, multaj homoj volas imiti ĝin. Subite, krom pulĉinelo, kiu opiniis sian konusan ĉapelon belega, neniu estis kontenta pri sia supersigno

  • Volis
  • la ĝardenisto pajlan ĉapelon,
  • la ŝipisto maristan ĉapon,
  • la ĵurnalisto kvadratitan kaskedon,
  • la ĉambristino puntan kufon,
  • la ĝendarmo militistan kepon,
  • la ĉampano korkon,
  • la ĝemelo du supersignojn,
  • la ĵonglisto tri aŭ kvar...

La libroj ĉiam pli beliĝis, sed la laboro de la kompatindaj presistoj fariĝis tiel komplika, ke pluraj preferis ŝanĝi la metion, antaŭ ol freneziĝi.

La prezidanto de la Akademio deklaris, ke li rezignos sian oficon, se oni plu tedos lin per tia bagatelo. Oni memoru, ke tiu kroma laborado perdigis al li la lastajn tri harojn, kiuj konsistigis lian propran kapornamaĵon.

Ve, la unuavide nur supraĵa tumulto degeneris en klasbatalon kaj eĉ en intercivitanan militon, kiun la historiistoj nomis "la milito de la ĉapeloj".

En ĉiuj presejoj de la lando la 22 malriĉaj literoj rifuzis kunlabori kun la 5 riĉaj ĉapelitaj literoj. Ili strikis kaj manifestaciis surstrate kontraŭ la aroganteco de la burĝaj literoj. Ĉi tiuj rimarkigis, ke ili ne kulpas pri sia nobela denaskiteco, kaj ke ili estas nemalhaveblaj por la bona funkciado de la socio. Sufiĉas ja rigardi la ruĝajn afiŝojn de la ribeluloj "Abocoj el ĉiuj landoj, unuiĝu!" Oni devas vole nevole uzi supersignojn. Maldekstraj intelektuloj provis pruvi, ke oni povas verki proletajn skribaĵojn sen supersignoj, kaj la ruĝaj afiŝoj poste tekstis "Abocoj el la tuta mondo, unuigu viajn fortojn!".

La aŭtoroj de detektivaj romanoj kaj la gazetistoj protestis, ke oni ne rajtas trudi al ili tian ĵongladon. La intelekta vivo stagnis, sed neniu tendaro volis cedi. La situacio difektiĝis ĉiutage iom pli. Okazis kio devis okazi terura batalo. De sur la plej alta branĉo de mia poplo mi observis per lorno la movadojn de la korpusoj en la ebenaĵo. Pezaj pafaĵoj hajlis el la linio de la nombre superaj senĉapeluloj "fiuloj - banditoj - kruduloj - abomenuloj - murdistoj!". La atakitoj rezistis, firme tenante super si siajn supersignojn kvazaŭ militistajn kaskojn. Kiam ili kontraŭatakis, sangajn vundojn kaŭzis al la simpluloj la akraj sagopintoj de la cirkumfleksitaj insultoj "aĥ- fuŝuloj - sovaĝuloj - aĉuloj - apaĉoj!".

La sorto de la batalo restis nedecidita. Vespere la presistoj devis bandaĝi kontuzojn, tuberojn kaj rompojn de multaj difektitaj literoj.

Por venki tiun ribelon, la reĝo ordonis dungi fremdajn literojn el Francujo, Ĉeĥoslovakujo kaj aliaj barbaraj landoj posedantaj strangajn, minacaspektajn literojn.

Aŭdinte tion, la prezidanto de la Akademio kunvenigis la hieraŭajn malamikojn kaj per kortuŝaj paroloj petegis ilin forgesi sian sterilan kverelon kaj solidariĝi kontraŭla invadantoj

— Karaj alfabetanoj, vi formas unu grandan rondon familian, en kiu ne estas riĉaj kaj malriĉaj, belaj kaj malbelaj literoj, sed nur egalaj kunuloj. Gravas ĉiu el vi, kun aŭ sen ĉapelo. Supersignoj ja ne estas frivola galanterio, kiel volis kredigi al ni la reĝo, sed iloj nepre necesaj por la internacia kompreniĝo.

Tondra aplaŭdo substrekis tiujn ardajn vortojn. La literoj lo, i, bo, e, ro kaj a kriis

— For la tirano!

Ĉiuj kunkriis

— For! Vivu la demokratio!

La saman tagon la reĝo fuĝis eksterlanden kun sia luksa supersigno sub la brako. La prezidanto de la Akademio fariĝis prezidento de la respubliko, kaj de tiam la literoj de la Esperanta aboco senĉese kunverkas belegajn tekstojn, antaŭ kiuj la tuta mondo respekte kaj admire demetas la ĉapelon.

Antverpeno-La Laguna: TK/Stafeto, 1981, pĝ. 9-13.