Fabelo

La Stranga Historio De Notulas

, el Fabeloj de la verda pigo,
Registro de Luis Jorge Santos Morales

Foje, en la familio Reber, naskiĝis ĝemeloj, Anna kaj Otto. Anna venis en la mondon tute normale. Male Otto montris unue siajn piedojn. La akuŝistino timis, ke la bebo mortos, sed, kiam la kapo fine aperis, forta krio pruvis la intencon de la nova hometo firme okupi sian lokon sur la tero. S-ino Reber amegis siajn ĝemelojn, kiuj kreskis feliĉaj en la gepatra domo. Kiam la infanoj lernis paŝi, oni miris, ke Otto emas retroiri. Estas ja danĝere iri dorsdirekte, ĉar oni ne vidas la vojon, sed Anna ĉiam restis apud sia frato kaj atentis, ke li ne falu en fosaĵon aŭ en kuvon.

En la unuaj monatoj, la knabineto komencis, kiel ĉiuj infanoj, balbuti “paĉjo”, ”panjo” kaj aliajn simplajn vortojn. Male Otto elparolis nur sensencajn frazojn. Iam la patrino demandis sian edzon:

— Ĉu Otto eble estas surda?

Li trankviligis ŝin:

— Certe ne, kara. Li bone aŭdas, kiam ni vokas lin. Atentu. Tra la fenestro rigardanta al la ĝardeno, kie la ĝemeloj ludis, la patro laŭte demandis:

— Kiu volas ĉokoladon?

La knabeto tuj ekstaris kaj retropaŝe ŝanceliĝis, sekvate de Anna, kiu ankaŭ alkuris sur siaj etaj kruroj. Ambaŭ infanoj ĝoje frandis la ĉokoladon, dum la patro ridetis al la patrino:

— Nu, ĉu vi estas konvinkita?

Ŝi suspiris mallaŭte:

— Ha, espereble lia menso ne suferis pro la nenormala nasko.

—Ne, kara. Vi jam rimarkis, ke Otto ĉion tiel bone komprenas kiel Anna. Li ankoraŭ ne kapablas klare esprimi siajn sentojn, sed ĉiuj infanoj ne kreskas egale, kaj li certe baldaŭ kompensos tiun malfruiĝon.

Post tri aŭ kvar jaroj estis kurioze ĉeesti konversacion inter ambaŭ ĝemeloj. Kvankam Otto parolis en sia stranga lingvo, Anna klare komprenis, kion li diras. Ŝi respondis en bona Esperanto. Li uzis plu sian idiomon, ŝi denove Esperanton, kaj tiel daŭris la eksterordinara dialogo. La gepatroj estis perpleksaj. Kiam ili demandis la knabeton pri lia nomo, li korekte respondis: “Otto Reber”. Li ankaŭ povis voki “Anna”, sed liajn ceterajn vortojn aŭ frazojn ili ne komprenis. Lia fratino devis interpreti liajn parolojn. Ŝi estis tiam tro juna, por klarigi al si tian fenomenon, ke ŝi kapablas kapti la sencon de vortoj fremdaj por plenkreskuloj. Kiam ambaŭ infanoj renkontis aliajn, Otto simple diris: -- Notulas. Tio ridigis ilin, kaj ili alnomis la kompatindulon Notulas. Otto ĉagreniĝis pro la mokado kaj ne volis iri sola sen Anna. Ŝi skoldis la mokantojn kaj raportis al la gepatroj, ke senhontaj buboj nomaĉas ŝian fraton Notulas. Precipe la patrinon afliktis tia traktado de ŝia amata ido. La vilaĝa kuracisto preskribis diversajn tablojdojn kaj siropojn. Senrezulte. Li konsilis al ges-roj Reber sin turni al prof-ro Kredumin, mondfama specialisto pri paroldifektoj. Otto estis proskimume sepjara, kiam liaj gepatroj kondukis lin en la urbon, por konsulti prof-ron Kredumin. La knabo salutis la eminentan fakulon:

— Notulas.

— Kion vi diris?

— Notulas.

— Kion signifas tio?

— Notulas.

— En kiu lingvo vi parolas?

— Etnarepse

La medicinisto rigardis ges-rojn Reber kaj demandis:

— Ĉu estis indiano inter viaj prapatroj?

Ili levis la ŝultrojn kaj asertis, ke neniu familiano iam estis en Ameriko. Prof-ro Kredumin iom meditis, kaptis dikan libron el sia biblioteko, legis du minutojn en ĝi, deprenis siajn okulvitrojn kaj deklaris:

— La kazo de via filo estas klara: temas pri kunpremo de la tria cerba pedunklo, kiu kaŭzas malvigliĝon de la hipofizo kaj sekve estigas kion Hipokrato nomis dislalio.

Ges-roj Reber ne komprenis tiun ĵargonon. La patrino preskaŭ ekploris. La patro demandis, ĉu ilia infano estas sanigebla. La profesoro hezitis:

— Dislalio ĝenerale postulas longan kuracadon. Bonvolu reveni la venontan semajnon, kaj ni komencos taŭgan terapion.

Senkuraĝiĝinte, ges-roj Reber reiris hejmen kun Otto.

Jam de pluraj jaroj mi aŭdis pri la kompatinda Notulas. Mi vidis lin nur du aŭ tri fojojn, silente sidanta apud sia fratino Anna. Mi scias, ke li ne volonte venis al miaj poplaj kunvenoj, ĉar li timis la mokadon de aliaj infanoj pro lia retropaŝado kaj liaj nekompreneblaj frazoj. Kiam Lanio, mia klera kuzo el Ateno, min vizitis, mi demandis lin, kion signifas la vorto dislalio. Lanio respondis:

— Dislalio estas greklingve tute simple “paromalfacileco”.

Mi indigne protestis:

— Kio! Maltrankvilaj gepatroj prezentas sian infanon al kuracisto, kaj li ne kuraĝas konfesi sian nescion, sed male ĵetas al ili polvon en la okulojn. Ha, Hipokrato malbenu tiun hipokritulon, kiu diras: “Se via filo malfacile parolas, tio devenas de “parolmalfacileco”!

— Jes, kara kuzo, sed li diras ĝin greke.

— Ĉarlatanaĵo! Tiu fia Kredumin neniam sukcesos kuraci la knabon.

— Ba, ofte estas pli saĝe lasi la naturon agi mem.

Du tagojn poste, dum flugado inter veproj, mi remaĉis tiujn grizajn pensojn, kiam mi renkontis la bonan feinon Amenta.

— Saluton, verda pigo. Kial vi mienas ĉagrene? Ĉu vi estas malsana?

— Tute ne, kara feino. Malgraŭ mia aĝo mi sentas min bone. Sed mi kompatas junan vilaĝanon, kiu suferas strangan sorton.

La feino sidiĝis sur la herbo apud mi, kiel simpla homo kaj diris:

— Rakontu al mi ĉiujn detalojn. Eble mi povos helpi lin.

Mi fidele raportis pri la ĝemeloj Anna kaj Otto Reber. Amenta iom meditis, elpoŝigis notlibreton, foliumis ĝin kaj ridetis. Mi senpacience demandis:

— Nu, kara feino?

— En la dekkvina jarcento mi solvis similan problemon. Ĉu vi havas spegulon?

Mirante mi malfermis la bekon. La feino ripetis:

— Ĉu vi havas spegulon?

— Kiam mi estis juna kaj koketa, mi ĉiam havis unu aŭ du spegulojn en mia nesto. Nun…

— Kaj kiun vi vidis en la spegulo, kiam vi rigardis vin en ĝi?

— Kompreneble min.

— Ne ĝuste vin, sed vin inverse. Via dekstra okulo estis la maldekstra en la spegulo, via maldekstra flugilo estis la dekstra, ktp.

— Jes, certe.

— Nu, tia reflekta fenomeno iafoje, verdire tre malofte, okazas ĉe ĝemeloj. Ili aspektas similaj, sed unu estas nur kvazaŭ spegulita figuro de la alia. Sekve, kiam unu kliniĝas dekstren, la alia kliniĝas maldekstren: kiam la unua antaŭeniras, la dua retropaŝas; se Anna diras “patro”, Otto diras “ortap”, ktp.

— Oj! Kial mi ne eltrovis pli frue, ke “notulas” signifas “saluton”? Sed, kara feino, memoru, ke la knabo normale prononcas la nomojn Otto kaj Anna.

Malicete la feino Amenta rimarkigis al mi, ke Otto, Anna kaj Reber estas hazarde legeblaj kaj elparoleblaj ambaŭdirekte; alivorte, ili estas palindromoj. Mi skuis la kapon kaj ĝemis:

— Ha, mi estas vere stulta pigo, preskaŭ tiel stulta kiel homo.

Amenta indulge trankviligis min kaj serioze aldiris:

— Nun mi serĉu la kontraŭrimedon.

Ŝi denove foliumis sian notlibreton, kaj ŝia vizaĝo baldaŭ heliĝis.

— Estas simple. Mi agos kiel tiam, en la dekkvina jarcento. Kiam ĝemelo faranta ĉion inverse renkontas estaĵon kondutantan kiel li, li tuj iĝas normala. Montru al mi, kie loĝas la ĝemeloj.

Mi flugis al la domo de ges-roj Reber kaj Amenta ŝvebis malantaŭ mi. Ŝi alteriĝis, prononcis magian formulon kaj tuj aliformiĝis en belan fraŭlinon. Post kiam ŝi kaŝis sian sorĉovergon en sian mansaketon, ŝi aspektis kiel normala elegantulino. Beke mi frapis sur vitron de la ĉambro, en kiu ludis la ĝemeloj. Poste mi rapide forflugis kaj kaŝis min sur ĝardena muro, trans la strato. Scivoleme la infanoj malfermis la fenestron kaj elrigardis. Ili vidis nur belan sinjorinon, kiu malrapide paŝis kaj repaŝis antaŭ ilia domo. Ĉar la ĉambro situis en la teretaĝo, Anna kaj Otto longe observis la fremdulinon, mirante, ke ŝi retropaŝas, kiel Otto. Anna suspektis ion eksterkutiman. Ŝia frato sentis kvazaŭ brulon en la brusto. Li fariĝis maltrankvila. Subite la bela sinjorino haltis antaŭ la fenestro, alridetis lin kaj diris:

— Notulas, Otto. Leik iv satraf?

Otto gapis al ŝi dum momento kaj poste kriis:

— Saluton, sinjorino. Mi fartas bone.

Anna kuris el la ĉambro , vokante:

— Paĉjo, panjo! Otto parolas.

Ges-roj Reber rigardis sian filinon:

— Kion vi rakontas?

— Jes, Otto parolas.

La patro restis muta de surprizo, la patrino faligis sian trinkaĵon kaj ne kredis siajn orelojn, kiam la knabo envenis, murmurante:

— Panjo!

Plorante kaj ridante, ŝi premis la fileton al sia koro, dum li ripetadis:

— Panjo, panjo!

La patro provis kvietigi la filinon, kiu brue dancis tra la ĉambro, kantante: Otto, Otto, Otto. Dankon, sinjorino.

— Pri kiu sinjorino vi parolas?

Anna ĉesigis sian saltadon kaj raportis pri la bela fremdulino, kiu konversaciis kun ŝia frato en lia kutima lingvo.

— Jes, paĉjo, kaj poste Otto parolis kiel vi kaj mi.

La gepatroj kuris el la domo, sed ili vidis neniun ekstere. Jam de longe Amenta ŝvebis aliloken, kie oni povas bezoni ŝiajn servojn. Ili reeniris, cerbumante pri tiu nekredeblaĵo. S-ino Reber murmuris:

— Eble tiu sinjorino estas feino.

Ŝia edzo kompate skuis la kapon, moketante ŝin:

— Kion vi imagas, kara? Ha, ha, feino! En nia jarcento!

ONIF

Antverpeno-La Laguna: TK/Stafeto, 1981.