Prelego

Lidja Zamenhof: virino kun fervora koro

Malnova foto de Lidia Zamenhof

Lilka – la dorlotnomo uzita de la familio de Lidja (aŭ Lidia) – naskiĝis en januaro 1904. Ŝia infaneco estis feliĉa. Ŝi estis la plej juna en la familio, kaj havis fraton, Adam, kaj fratinon, Zofia. Malgraŭ trankvila atmosfero en la hejmo, ŝi baldaŭ komencis kompreni, ke ekster la domo la vivo por multe da homoj en vero estis tre maltrankvila kaj malfeliĉa. Ambaŭ gepatroj estis liberalaj judoj kiuj per ekzemplo ensemis ideojn pri ĝentileĉo, kompateco kaj tolereco.

Komence, Lilka ne havis intereson pri Esperanto aparte de sia intereso pri la poŝtmark-albumo, ĉar kompreneble ne estis manko de interesaj poŝtmarkoj kiuj, alvenis tage de ĉiuj anguloj de la mondo. Ŝi ofte plendis pri la gastoj kiuj vizitis la domon: “Kial ili uzas ĉi tian strangan lingvon? Ĉu ili ne komprenas la polan?”. Hejme la familio parolis la polan. Ŝia patro Ludoviko regis ankaŭ la rusan kaj la jidan. Lilka estis registrita kiel judo kiam ŝi naskiĝis, sed ŝi neniam partoprenis ian judan ceremonion. Sed kiam ŝi naŭjariĝis ŝia patrino, Klara, volis iri al la kongreso en Bern: estis ŝia kutimo akompani Ludovikon al Universalaj Kongresoj. Ŝi komencis ĝeniĝi iomete pri la fakto, ke Lilka devos ankaŭ iri, ĉar la junulino havis nenian intereson, kaj tio povus esti embarasa afero. “Lilka”, ŝi diris, “se vi ne provos lerni la lingvon, vi certe ne rajtos iri al Bern”. Nu la vizito tiel allogis Lilkan, ke post ses semajnoj - tiel bone ŝi studis - ŝi regetis la lingvon.

La kongreso en Bern estis bunta afero kaj lasis longedaŭran impreson sur la inteligenta infano; ŝi estis tre fiera kiam ŝi aŭdis la aplaŭdon kiu bonvenigis la patron. Kiam Zamenhof ĉeestis kongresojn li kutime parolis pri sia ideo, ke lia kara kreaĵo ne estis nura  lingvo, sed vojo al kuna kompreniĝo kaj tolereco inter ĉiuj religioj kaj nacioj. Unue li volis nomi sian ideon Hillelismo. Hillel estis la nomo de unuajarcenta saĝulo kiun li admiris; sed li finfine nomis ĝin homanarismo, ĉar homarano  signifas membron de la homa familio. Multe da homoj feroce kritikis lin, dirante, ke Esperanto nur estas lingvo. Sed por li tio neniam estis vera; li kreis Esperanton por la unuiĝo de la homaro. Dum sia tuta vivo, Lidja forte strebis konvinki homojn pri ĉi tiu kredo de la patro.

En 1927 Zamenhof mortis kaj Lidja firme decidis daŭrigi la vivlaboron de sia tre amata patro. Tre malfeliĉa periodo komenciĝis por la senpatra familio. Adam kaj Zofia estis kuracistoj; la pola armeo vokis Adam por labori kaj Zofia, kiu estis en hospitalo en Ukrainio, estis tirita en la Ruĝan Armeon; do pro la militado je tiu tempo, frato kaj fratino devis labori kontraŭflanke dum ĉirkaŭ du jaroj.

En 1921 Lidja komencis sian leĝstudadon en Varsovio, kaj en la universitato tie ŝi devis fronti la vizaĝon de antisemitismo.

En 1924 Lidja iris al la deksesa kongreso en Vieno kun Klara. S-ino Zamenhof estis malsana.  De post la morto de Ludoviko ŝi faris sian eblon daŭrigi lian laboron. Ŝi konstante respondis al la amaso da leteroj kiuj ankoraŭ alvenis, sed finfine ŝi devis ĉesi, tre laca kaj malforta. Estis grava strebo por ŝi partopreni kongresajn eventojn, sed ŝi kaj Lidja estis tie kiam Edmond Privat brile prelegis. Li paroladis poeziece pri la pasinteco de Vieno:

“Dum pasintaj tempoj mezepokaj kavaliroj survojen al batalo ariĝis en la katedralo de Sankta Stefano. Tiuepoke kavaliroj militis; sed ĉio ŝanĝiĝis. Nova temo, nova epoko jam komenciĝis por la homaro; ankaŭ nova kavalireco. La kavalireco de la nova erao ne plu konsistas el herooj perfortaj kaj armitaj. Ili ne plu estas protektitaj de arĝenta aŭ ora kirasoj. Iliaj manoj ne plu tenas ferajn armilojn. La novaj herooj estas idealismaj kavaliroj kaj amantoj de la homaro. Ilia forteco estas spirita; kaj iliaj armiloj estas konvinko kaj ekzemplo.

La Mistera Forto pri kiu Zamenhof kantis unuigas ilin, kaj sendas ilin ĉien en la mondo por plenumi sian taskon, kaj tiri la homaron al pli da lumo, pli da spaco, pli da justeco. Nia tasko estas klara: mortigi la sombran drakon de homa miskompreno; kaj disvastigi la lingvon en kiu kuŝas la spirito de la nova homaro”.

Verŝajne la vortoj de Privat pli instigis Lidjan, ĉar estis en Vieno kie ŝi komencis kontribui al diskutrondoj kaj paroli publike. De post tiu kongreso Lidja ĉiam urĝis unuecon kaj avertis pri skismoj en la Movado. Kiam Lidja revenis hejme de Vieno ŝia entuziasmo kreskis kaj ŝi surmetis decideme la mantelon de sia patro. Ne longe post tio je la sesa de decembro Klara mortis. Malgraŭ sia doloro Lidja multe pli aktivis: ŝi komencis traduki novelojn el la pola lngvo, verkitajn de Henryk Sienkiewicz. Oni tre aprobis la kolekton. Ŝi nun fervore laboris por dissemi la lingvon en Pollando; la Interna Ideo estis firme plantita en ŝia koro.

Post la unua mondmilito la Esperanto-movado restariĝis relative rapide, kaj dum periodo la lingvo gajnis respekton; sed samtempe ekstremnaciismo malhelpis kaj kelkfoje la movado estis akuzita de danĝeraj revoluciaj tendencoj.

Kiam Lidja iris al Ĝenevo por la 17-a kongreso estis turnopunkto en ŝia vivo. Oni preparis la domojn de la urbo zorgeme por la kongreso, kaj bonvenigis la kongresanojn. Kelkaj policanoj studis Esperanton por helpi la partoprenantojn, kaj eĉ metis la verdan stelon sur la uniformojn. Dum la kongreso Lidja ricevis inviton partopreni bahaan kunvenon. Ŝi sciis preskaŭ nenion pri Bahaismo; tamen, akceptis la inviton pro ĝentileco. Tie ŝi renkontis Martha Root, usonanino kiu forte kredis pri Bahaismo kaj ankaŭ subtenis Esperanton. Ŝi fariĝis unu el la plej gravaj influoj sur la vivo de Lidja.

La sekvantan jaron la Zamenhof-tombmonumento finfine atingis Pollandon de Skotlando; ĝi estis farita el Aberdeen-granito. Ĵus antaŭ la inaŭgura dato Lidja ricevis telegramon de Martha Root dirantan, ke ŝi ŝatus paroli dum la ceremonio. La komitato konsentis kaj ŝi ja alvenis. Dum la ceremonio ŝi metis blankajn rozojn apud la tombon kaj parolis. Ŝi diris, ke ŝi parolas por la bahaanoj de la mondo kiuj respektas D-ron Zamenhof kaj forte aprobas la Internacian Lingvon. La du virinoj baldaŭ amikiĝis. Eble Martha fariĝis patrina figuro por Lidja. Iomete-post-iomete ŝi, kiu tiam estis ateisto, komencis vidi ion en la bahaa religio kiu allogis ŝin; kaj ŝi pensis, ke ŝi povas vidi la ideojn de sia patro en alia perspektivo. Finfine Lidja konvertiĝis al Bahaismo, kaj eĉ en siaj plej mallumaj momentoj post tio ŝi estis fidela al sia nova fido kaj gajnis komforton per ĝi.

En la jaroj poste la du virinoj renkontiĝis malofte, sed ili ambaŭ estis en Edinburgo ĉe la 18-a Universala Kongreso. Martha Root prelegis tie pri la pozitiva povo de Universala Religio.

La espero de paco post la unua mondmilito, kiu estis sufiĉe forta, nun komencis malaperi ĉirkaŭ ĉi tiu periodo. Ŝajnis, ke La Ligo de Nacioj al kiu Usono rifuzis aliĝi estis senpova. La generacio de Lidja nur povis rigardi timeme dum naciismo kreskis kaj diktatoroj burĝonis. Malgraŭ ĉio Lidja komencis instrui. Ŝi ankaŭ publikigis artikolojn kaj eĉ novelojn en La Pola Esperantisto. Nun ŝi tajpis dum la malfruaj noktaj horoj same kiel faris la patro. La malnova skribmaŝino kiu servis Ludovikon nun servis lian fidelan filinon. Gravurita sur ĝi estis la kuraĝiga aforismo: Ni laboru kaj esperu.

En 1929 Lidja iris al la Budapeŝta kongreso kun sia onklo Feliks. Ŝi kaj Martha Root aranĝis la bahaajn kunvenojn; kaj ĉifoje estis Lidja kiu prelegis pri la nova fido kiu nun estas tiel kara por ŝi. Tiel forta nun estis ŝia fido, ke ŝi decidis iri al Haifo: ŝi volis preĝi en la plej gravaj lokoj por bahaanoj, sed kiam ŝi estis tie ŝi estis profunde deprimita, kaj nur je la fino de la vizito sublima ĝojo venis al ŝi.

Post ŝia reveno ŝi aliĝis al Czeh-metod-kurso kaj fariĝis ege entuziazma. Post tiam ŝi ĉiam instruis per la rekta metodo. Oni raportis, ke ŝi estas bonega instruistino kiu ofte ŝercas por kapti la atenton de la studentoj. Jen unu amuza rakonteto: “Mia kato estis malbona, ĝi detruis mian pupon; do mi diris: Kato, mi ne plu amas vin. Ĉu vi aŭdas? La kato respondis: miaŭ-das”.

En la sama jaro ŝi vizitis la kongreson en Oksfordo; tie ŝi denove prelegis pri la bahaa fido. Ne ĉiuj Esperantistoj aprobis la mesaĝon kiun Lidja promociis kaj en 1931 dum la kongreso en Krakovo la prezidanto forte kontraŭstaris ŝian pozicion rilate al Bahaismo, sed aliaj homoj admiris ŝin, ĉar ŝi faris nenion sekrete. Ŝi firme kredis, ke ŝi devas esti fidela al sia kredo private kaj publike.

Kálman Kalocsay admiris ŝian  karakterfortecon kaj inkluzivis ŝin en kolekto da rimportretoj de famaj esperantistoj; ĝi nomiĝas Galerio de Esperantaj Steloj. Jen la rondelo por Lidja:

Lidia Zamenhof, kor’ fervora
Vartante patran sent-heredon,
Jen serĉas sorĉan sav-rimedon
Por mond’ amara kaj dolora.

Kaj kun entuziasmo kora
Servadas la bahaan kredon,
Lidia Zamenhof, kor’ fervora
Vartante patran sent-heredon

El sent’ profunda, pens’ valora,
En sino havas riĉan bedon,
El ili plektas flor-bukedon:
Novelojn kun enhav’ trezora,
Lidia Zamenhof, kor’ fervora.

Je la sekvanta jaro la krakova kongreso nur ricevis 900 partoprenantojn pro la malbona ekonomia situacio, sed la urbo estis bele ornamita, verdaj standardoj kaj steloj estis ĉie. Multe da kelneroj kaj butikkomizoj lernis la lingvon por esti pretaj ricevi la alilandulojn.

Lidja daŭrigis sian laboron. Ŝi instruis, sed ne gajnis multe da mono, ĉar homoj ne havis monon por pagi. Ŝi ankoraŭ tradukis kaj verkis novajn novelojn. Unu nomiĝis Salutoj al steloj; ĝi estas preskaŭ sciencfikcio

En 1932 ŝi ricevis inviton iri al Svedio por instrui laŭ la Cseh-Metodo. Ŝi atingis Svedion je la fino de septembro ĝustatempe por la alveno de la malvarma sveda vintro. La negativa influo de la ekonomia krizo estis evidenta, kaj malgraŭ ŝia bona reputacio kiel instruistino la klasoj estis malgrandaj. Je silvestra vespero ŝi lasis svedion survojen al Francio. La vizito kaŭzis iomete da ĝeno por ŝi, ĉar malgraŭ la fakto, ke Esperanto burĝonis tie dum la vivo de Zamenhof mem, la lingvo ankaŭ suferis. Estis la franca delegito al la Ligo de Nacioj kiu frontis la kontraŭstaron al Esperanto, kaj ankaŭ la lingvo estis malpermesita dum periodo en francaj lernejoj, ĉar ekzistis onidiro, ke Esperanto estas oficiale instruata en Sovet-Unio. Sed kiam Lidja atingis Lyon tre varma bonveno atendis ŝin, kaj kelke da Esperantistoj tre bone preparis por ŝia vizito. Ŝi vizitis kelke da urboj kaj instruis grandajn klasojn: iam pli ol kvar cent homoj venis por lerni. Post sia sukseso ŝi iris al Nederlando; ŝi vizitis la novan Esperanto-Domon en Arnhem.

La 1933-an kongreson en Kolonjo Lidja ne partoprenis, ĉar dum ŝia sukcesplena periodo en Francio kaj Nederlando tre minacaj eventoj okazis en Germanio. Hitler nun estis financministro kaj sub la preteksto de forturni komunistan revolucion, li manovris, ke la sola permesita partio estu la Nacia Socialista Germana Laborista Partio — la Nazia Partio. La kongreshalo en Kolonjo estis ornamita ne nur per verdaj steloj, sed ankaŭ per svastikoj, ĉar kelkaj el la Esperantistoj provis plaĉi la Nazi-regantojn, sed ili ne sukcesis, ĉar Hitler baldaŭ denuncis Esperanton kiel kreaĵon de judo. Ĉirkaŭ ĉi tiu periodo Lidja tradukis el la pola la romanon Quo Vadis, alian verkon de Henryk Sienkiewiczs.

Spite de la mondproblemoj la kongreso en Stokholmo okazis, sed aferoj por Esperantistoj en Germanio plimalboniĝis: propagando kontraŭ la lingvo kreskis; Esperanto-eldonejoj estis fermitaj; individuaj Esperantistoj estis arestitaj. Heroldo de Esperanto translokiĝis al Nederlando. La movado en Germanio oficiale estis morta. Post tiaj eventoj ne estis surprizo kiam la kongreso en Vieno ricevis malpli ol 900 homojn. Neniu venis el Sovet-Unio, Hispanio kaj, kompreneble, Germanio. Estis kvereloj inter la regantoj: kelke el ili volis movi la sidejon al Londono, kaj ankaŭ la problemo de la biblioteko estis grava. Granda grupo forlasis UEA kaj starigis la Internacian Esperanto-Ligon. La du grupoj restis aparte ĝis post la Dua Mondmilito. Kompatinda Lidja: paco inter homoj ŝajnis kiel neatingebla revo. Dum la kongreso ŝi prelegis al la Internacia Virina Konferenco. Ŝi emfazis kiel grava estas eduki infanojn en la vojoj de paco. Ŝi ankaŭ kuraĝe kaj elokvente pledis por egaleco por virinoj. Denove ŝi ne timis esprimi siajn pensojn pri aferoj kiuj tuŝis la koron.

En 1937 ŝi enŝipiĝis por Usono. Dum kelke da monatoj Esperantistoj kaj bahaanoj planis la viziton kaj post multe da problemoj rilate al vizoj, ktp, ĝi finfine realiĝis. En septembro ŝi atingis Novjorkon. Ŝi antaŭĝojis vidi la Bravan Novan Mondon, sed ankaŭ sentis sin ne tre kuraĝa, ĉar ĉio estos tre nekutima. Eĉ en tiuj tempoj la eniro de Usono ne estis facila. Multe da homoj timis kion ili spertis en Eŭropo kaj volis eskapi. Ŝi ricevis plenan ekzamenon de la valizoj; la doganistoj kiuj traserĉis trovis nek juvelojn nek belajn vestaĵojn, sed la laborilojn de ŝia profesio: plumojn, paperon, kauĉukajn bestetojn, ktp. La Cseh-Metodaj laboriloj certe mistifikis ilin.

Plejparte la usonanoj ŝatis Lidjan. Ŝi multe vojaĝis, multe sukcesis, kaj eĉ renkontis Harriet Beecher Stowe; sed kiel kutime ŝi devis fronti problemojn kaj kritikojn. La novaĵo el Eŭropo fariĝis pli kaj pli malbona kaj kelkaj el ŝiaj novaj amikoj diris, ke ŝi devas provi restadi en Usono kaj ne reiri al Pollando. Lidja laboris eĉ pli forte; ŝi ege volis dissemi la ideojn pri paco kaj unueco; ŝi konstante instruis kaj prelegis al bahaanoj kaj pri la bahaa fido, sed ŝi neniam ricevis multe da mono, kaj estis subtenata de amikoj. Finfine oni persvadis ŝin peti longigon de la vizoperiodo. Sed post longa atendado ŝi ricevis rifuzan leteron. Ĝis la lasta momento amikoj strebis por etendi ŝian restadon: tamen, vane. Je la 29-a de novembro la Pilsudski ekiris de New Jersey al Pollando, kaj Lidja estis pasaĝero. Ne estis multaj aliaj. Neniuj volis vojaĝi tiutempe al Pollando. Multaj poloj, kiuj havis gastvizojn, restis en Usono kiel rifuĝintoj; sed tio ne estis la sinteno de Lidja.

Denove en Varsovio Lidja rekomencis sian laboron de tradukado kaj dissemado de Bahaismo. En aŭgusto 1939 ŝi ne povis forlasi Pollandon por iri al la kongreso en Bern, sed ŝi sciiĝis, ke la prezidanto menciis dum prelego, ke la lasta kongreso en kiu Zamenhof partoprenis ankaŭ estis en Bern, ĉar la Unua Mondmilito komenciĝis la sekvantan jaron. Ironie la 1939-a Kongreso estis la lasta antaŭ la fino de la Mondmilito.

Post la nazia invado de Pollando preskaŭ neniu novaĵo atingis la amikojn de Lidja, kaj ĝeniĝo pri la tuta Zamenhof-familio kreskis. Finfine mesaĝo de Lidja atingis usonajn amikojn pere de la Internacia Ruĝa Kruco. La familia domo estis bombdetruita, kaj la biblioteko, manuskriptoj, primitiva skribmaŝino perdiĝis. Eĉ Zamenhof-strato renomiĝis de la nazioj. Ni nur povas imagi la suferadon de Lidja kaj la familio en la geto: malvarmo, malsato, malsano, kaj – super ĉio – timego kaj malestimateco.

Iam je la fino de 1942 Lidja estis ŝovita kun multaj aliaj sur unu el la makabraj trajnoj kiuj irigis ŝin lastvojaĝen al Treblinka. Ĉirkaŭ ses milionoj da poloj estis murditaj de la nazioj: duono estis ne-judoj. Kaj Lidja, bahaano, estis nur unu el tiu terura cifero. La fratino Zofia ankaŭ mortis en Treblinka; kaj Adam estis oficiale murdita de la nazia estraro: tutsimple pro lia nomo.

Kiel la patro, Lidja kredis pri justeco por ĉiuj homoj; kaj strebis por pli tolerema mondo. Nuntempe ni ankoraŭ bezonas tiun filozofion. Lidja kiu ne plu estis juda mortis pro la freneza rasismo de la nazioj. Estas ironie, ke cionismaj judoj kiuj postvivis la Holokaŭston migris al lando Palestino kaj elpelis la enloĝantojn: suferado povas malmoligi la animon.

La cindroj de Lidja restas ĉe Treblinka; sed ŝia spirito ankoraŭ vivas kaj instigas. Jen ŝia kredo: “Malantaŭ la plej densaj nuboj la suno brilas; kaj finfine venos la paco”.