Artikolo

Pri la kulturo de Esperanto

El Popola Ĉinio
Malnova bildo kun la flago de la Esperanto-movado sur la mondo plus la slogano "La lingvo de la Paco"

1. Kio estas kulturo?

Kritikante Esperanton, iuj neesperantistoj asertas, ke Esperanto ne havas kulturon. Ĉu prava aŭ falsa estas tiu aserto?

Kio do estas kulturo?

Laŭ La Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, kulturo estas: la kolektiva neheredita sciaro (tradicioj, kutimaj ag- kaj pensmanieroj ks), amasigita, konservita kaj transdonita de ĉiu el la diversaj homaj grupoj (etnaj, religiaj, sociaj k.a.) aŭ de la tuta homaro.

La ĉina granda vortaro Ci Hai (Vortmaro) jene ĝin difinas: "Larĝasence, kulturo signifas la sumtuton de la materiaj kaj spiritaj riĉaĵoj kreitaj de la homaro en la socia praktikado en la historio. Mallarĝasence, kulturo estas la sociaj ideologioj kaj la sistemoj kaj organizoj konformaj al ili. Kulturo estas historia fenomeno; ĉiu socio havas sian kulturon konforman al ĝi. Kulturo disvolviĝas sekve de la disvolviĝo de la materia produktado de la socio. Kulturo, kiel socia ideologio, spegulas la politikon kaj ekonomion de certa socio kaj donas fortan influon al ili. En klasa socio, kulturo havas klasecon. Sekve de la estiĝo de nacioj, la kulturo ricevis naciecon kaj sekve la disvolvo de naciaj formoj, formiĝis naciaj tradicioj. La disvolviĝo de kulturo havas historian kontinuecon kaj ĝi baziĝas sur la disvolvo de la historia kontinueco de la disvolviĝo de la materia produktado."

La angla vortaro The New Webster's International Encyclopedia diras: Culture, term for the general way of life of a human society, including ways of thinking, beliefs, customs, language, technology, art, music, literature and traditions. (Kulturo, termino por la ĝenerala maniero de vivo de homa socio, inkluzive de manieroj de pensado, kredoj, kutimoj, lingvo, teknologio, arto, muziko, literaturo kaj tradicioj.)

Laŭ la cititaj difinoj ni povas vidi, ke varias opinioj pri la enhavo de kulturo, tamen ĉiuj ili opinias, ke la lingvoj, artoj, literaturo, folkloro, kutimoj kaj moroj estas esencaj partoj de kulturo. Ĉu Esperanto ne estas lingvo? Ĉu ĝi ne havas literaturon? Ĉu la esperantistaro ne kreis siajn tradiciojn dum la evoluado de la movado?

Ni povas tuj vidi la malĝustecon de la aserto, ke kulturo mankas al Esperanto.

2. La naskiĝo de la kulturo de Esperanto

La 40-paĝa Unua Libro eldonita en 1887 estis la ĝermo de la kulturo de Esperanto, ĉar ĝi ne nur donis la novan specon de lingvo al la publiko, sed ankaŭ pledis por nobla idealo, nome interkompreno, egaleco kaj paca kunvivo de la popoloj de la mondo, por la esperantismo.

Iom esplorinte la historion de Esperanto-movado, ni tuj konstatas, ke estas la idealo de la internacia lingvo, kiu ebligis la vivon kaj kreskon de la movado de Esperanto. D-ro Zamenhof donis brilan ekzemplon en sindediĉo al tiu idealo, kiel li mem konfesis en siaj verkoj. Li verkis La Esperon, la Vojon, la Preĝon sub la Verda Standardo ktp. por stimuli kaj kuraĝigi siajn adeptojn al persista batalo por esperantismo, por interkompreno, frateco, egaleco, mondpaco, por "sankta harmonio", ke la "muroj de miljaroj inter la popoloj dividitaj...dissaltos...per la sankta amo disbatitaj", "la popoloj faros en konsento unu grandan rondon familian", "nia diligenta kolegaro en laboro paca ne laciĝos, ĝis la bela sonĝo de l' homaro, por eterna ben' efektiviĝos".

Imagu al vi la klopodojn de A. Grabowski, A. Michaux, Paul Boulet, Devjatnin, Kabe, E. Privat, Cart, Hodler, Ĥristanof, G. G. Maubain, Dambrowski, Teo Jung, Andreo Che, J. Baghy, K. Kalocsay, Adamson, E. Drezen, Nekrasov, Varankin, Waringhien, I. Dratwer, R. Schwarts, Einstein, E. Lanti, I. Lapenna, Cai Yuanpei, Wan Ken, Hujucz, Bakin, Ĵelezo, Chen Yuan, S. J. Zee, Wang Luyan kaj multaj aliaj pioniroj, kiuj verkis, tradukis, propagandis Esperanton kaj akcelis la movadon por la juna lingvo. Per kio oni povus nomi iliajn aktivadojn, se ne per kulturo? Esperanto mem ja estas kultura movado, kaj ĉiuj partoprenantoj de la afero estas ĝiaj kulturaj laborantoj.

3. La karakterizaĵoj de la kulturo de Esperanto

Ĉar Esperanto celas solvi la problemon de internacia komunikado, d-ro Zamenhof nomis sian lingvon internacia helpa lingvo. Nature, la kulturo de Esperanto karakteriziĝas per la internacieco. Ĝiaj aktivuloj apartenas al diversaj nacioj, ĝiaj tradukitaj verkoj estas el diversaj etnaj lingvoj, multaj el ĝiaj kongresoj, kunvenoj, konferencoj, simpozioj, kolokvoj kaj seminarioj estas ĉeestataj de diverslandaj aktivuloj, ĝiaj gazetoj kaj radiodisaŭdigoj celas internaciajn legantojn kaj aŭskultantojn, ĝiaj teatraĵoj, filmoj, videobendoj celas spektantojn en diversaj landoj.

En Zagrebo okazis internaciaj konkursoj de pupteatraĵoj kaj internaciaj kulturaj festivaloj, kaj similaj aranĝoj okazis ankaŭ en Stokholmo, Sofio, Budapeŝto, Helsinko kaj aliaj urboj. Kaj ĉiuj tiuj aktivadoj realiĝis dank' al internacia kunagado de esperantistoj, dank' al la helpo de Esperanto.

La tutmondaj organizoj kiel A de E, AIS, EVA, IEMW, IFEF, IKEK, ILEI, ISAE, SAT, TEJO, UEA, UMEA, ktp ĉiuj celas internacian kunlaboron de la esperantistoj diversfakaj por kune prosperigi la kulturon de Esperanto.

Alia karakterizaĵo de la kulturo de Esperanto estas la humanismo kaj paco. Kompreneble, ankaŭ en la esperantistaro estas homoj kun diversaj tendencoj, tamen la ĉefa parto, la plejparto de la esperantistaro konsistas el homoj kiuj deziras uzi Esperanton por la interkompreno, interhelpo kaj paco de la homaro.

...la plejparto de la esperantistaro konsistas el homoj kiuj deziras uzi Esperanton por la interkompreno, interhelpo kaj paco de la homaro.

Tre grava parto de la aktivado de la esperantistoj estas vivteno, kaj riĉigo, plifortigo de la kapablo de Esperanto per aplikado de la lingvo en kunvenoj, tradukado kaj verkado, en turismaj, sciencaj kaj kulturaj aktivadoj. La eldonado de miloj kaj dekmiloj da Esperantaj libroj kaj gazetoj estas grava parto de ilia kultura aktivado. Legu la ekzistantan literaturon de Esperanto kaj vi konstatos la verecon de mia aserto.

La plejparto de la gravaj verkoj originalaj en la periodo antaŭ kaj post la Unua Mondmilito temas pri la idealo de esperantismo, eĥante al la voĉo de la majstro. Inter la poetoj de Esperanto elstaris K. Kalocsay kaj Julio Baghy, kaj la ĉefa tono de iliaj poemoj estas humanismo, homaranismo, aspiro al frateco kaj paco.

La originala literaturo de Esperanto post la Dua Mondmilito fariĝis pli diverseca kaj buntkolora. Tamen, klare elstaras la voĉo kontraŭ faŝismo por paco. Faŝismo ja estas esence kontraŭ la homaranismo de Zamenhof, do batalo kontraŭ ĝi signifas ankaŭ defendon de esperantismo.

En la movado de Esperanto aperis diversaj tendencoj kaj skoloj precipe en literaturo, en praktika uzado kaj disvolvado de la lingvo mem. En tiu sfero, ni povas rimarki, ke kreskadas la movado en la oriento, kies kontribuo jam fariĝis neneglektebla, kio signifas ankaŭ pliinternaciiĝon de Esperanto, kiu baziĝis ĉefe sur la hindeŭropaj lingvoj, kaj pro esperantigo de la literaturaj ĉefverkoj de Dante, Shakespeare, Voltair, Heine, Puŝkin, Gogol, Goethe, Tolstoj, Turgenev, Moliere, Bayron, Hugo, Dumax k.a. la kulturo de Esperamto havis pli brilan koloron eŭropan, sed iom post iom aldoniĝis koloroj de la oriento dank' al esperantigo de verkoj de ĉinaj, japanaj, koreaj, hindaj, vjetnamaj verkistoj influhavaj, kiel Lusin, Guo Moruo, Bakin, Lao She, Cao Xueqin, Shi Nai'an, Pu Songling, R. Tagore, Jasushi Inoue, Oogai, Nacume, Omar Kajjam k.a. Se ni konsideras la karakterizaĵojn de la kulturo de Esperanto, tiu tendenco estas nepre atentinda, ĉar tio signifas ĝian tutmondiĝon, kio estas grava por la movado, por la finfina triumfo de Esperanto.

Oni ŝerce diras, ke Esperanto estas Edzperanto. Ne ekzistas statistiko pri tiu fenomeno, tamen ja ĉiuj esperantistoj agnoskas la ekziston de internaciaj geedzoj pariĝintaj per Esperanto, kaj dank' al klopodoj de tiaj paroj aperis la denaskaj esperantistoj, kies grava rolo estas disvolvi la ĉiutagan lingvon de Esperanto. Mi ne faris specialan esploron pri tio, tamen mi persone vidis nombron da tiaj familioj kaj infanoj en Jugoslavio, Japanio, Bulgario, Francio, Usono, Ĉinio k.a. Iuj geedziĝis nur pro hazarda renkontiĝo kaj subita enamiĝo. Tio ne estas fabelo, sed konkreta manifestiĝo aŭ esprimiĝo de la homaranismo aŭ esperantismo. Se diverslandaj gejunuloj havas unu saman kredon kaj volon akceptigi la artefaritan lingvon al la tuta mondo, nature ili povas rapide interkompreni kaj ekami unu alian en internaciaj renkontiĝoj. Du lernantinoj el miaj kursoj edziniĝis al itala kaj franca esperantistoj tute neatendite kaj facile. Mi eĉ miris pri la subitaj okazaĵoj. Sed post pripenso mi devas diri, ke tio estas fenomeno tute natura en la kulturo de Esperanto.

Mi vojaĝis per Esperanto en Eŭropo, Azio kaj Ameriko, kaj ĉie mi renkontis amikajn akceptantojn nur pro tio, ke ni estas esperantistoj. En Japanio, kies militistoj invadis Ĉinion ekde la 30-aj jaroj de la 20-a jarcento kaj okupis vastan parton de la ĉina teritorio dum pli ol jardeko, mi renkontis sincerajn samideanojn amikajn al la ĉina popolo en pli ol 10 japanaj urboj, kiujn mi vizitis helpe de lokaj esperantistoj. Tion mi spertis dum mia loĝado en la hejmoj de pli ol 10 japanaj familioj. Per Esperanto mi korespondis kun angloj, argentinanoj, brazilanoj, bulgaroj, ĉeĥoj, danoj, estonoj, finnoj, francoj, germanoj, hindoj, hungaroj, irananoj, japanoj, jugoslavoj, kanadanoj, koreoj, latvoj, mongoloj, norvegoj, rusoj, slovakoj, slovenoj, svedoj, svisoj, vjetnamoj ktp. Kun iuj el ili mi korespondadis dum jardekoj kaj preskaŭ fariĝis membro de ilia familio. Ĉu ekzistas aliaj lingvoj, kiuj faras similan servon. Kaj hodiaŭ dank' al la establiĝo de interreto, la internacia korespondado de Esperanto eniris novan stadion. Oni jam povas ankaŭ interbabili Esperante kun diverslandaj amikoj.

Mia sperto montras al mi, ke la kulturo de Esperanto havas sian elstaran karakterizaĵon, nome la internaciecon. Ni povas diri al la ignorantoj pri tio, ke la naciaj lingvoj havas naciajn kulturojn, kaj la internacia helpa lingvo Esperanto havas kulturon internacian.

4. Disvolviĝo de la kulturo de Esperanto

Sekve de la rapidega progreso de la sciencoj kaj teknologioj kaj la formiĝo de Tergloba Vilaĝo, pli kaj pli rapide interfluas la kulturoj diversnaciaj. Tamen pro lingva problemo en la internacia komunikado kaj pro la lingva hegemonio, velkas kaj pereas lingvoj de malgrandaj etnaj grupoj kaj velkas kaj pereas la kulturoj portataj de tiuj lingvoj. La kulturoj estas valoregaj riĉaĵoj de la popoloj vivantaj en diversaj medioj tra malsamaj historioj. Malfortiĝo kaj pereo de etnaj kulturoj estas same bedaŭrinda afero kiel malapero de iuj specioj de plantoj aŭ animaloj sur la terglobo. Tio estas malfeliĉo de la homaro. Por rezisti kontraŭ tiu tendenco, necesas batali kontraŭ la malbona influo de lingva hegemoniismo. Unu el la plej efikaj rimedoj por tio estas rapidigi la disvastigon de la neŭtrala internacia helpa lingvo Esperanto en diversaj sferoj kaj disvolvado de la internacia kulturo portata de la neŭtrala lingvo. Kvankam la angla lingvo estas vaste uzata en diversaj sferoj, tamen ni povas vidi pli klare post profunda esploro pri la afero, ke ĝi estas tro malfacila por la vastaj popolamasoj kaj ĝi disfalis en pli ol 30 dialektojn, kio reduktas ĝian klarecon, efikecon kaj praktikan uzeblecon. Artikolo de usona inĝeniero Kent Jones montris, ke dekoj da aviadaj akcidentoj estis kaŭzitaj ĝuste pro uzado de la malklara angla lingvo kaj miskomprenoj. Esperanto, multe pli facila kaj klara ol ĝi, povas kaj devas ludi ĉiam pli aktivan rolon ne nur en la internacia komunikado, sed ankaŭ en la formiĝo de internacia kulturo.

Ni povas diri al la ignorantoj pri tio, ke la naciaj lingvoj havas naciajn kulturojn, kaj la internacia helpa lingvo Esperanto havas kulturon internacian.

Por efike batali kontraŭ la teruraj naturaj katastrofoj, inkluzive de sismoj, tajfunoj, uraganoj, cunamoj, aidoso, sarso (serioza akuta spira sindromo), birdaj gripoj kaj aliaj malsanoj, kiuj minacas la vivon de la homaro, necesas pli bona internacia kunlaboro. Esperanto kiel ideala internacia komunikilo povas ludi ĉiam pli aktivan rolon en akcelo de la afero, se oni bone vidos la kompetentecon de Esperanto. Hodiaŭ la esperantistaro ankaŭ uzas Esperanton kiel helpilon en instruado de fremdaj lingvoj. Tio estas bona afero. Sed la ĉefa celo de Esperanto estas rekte servi al la internacia komunikado kiel neŭtrala helpa lingvo. Do oni devas koncentri siajn klopodojn por atingo de tiu celo. Kaj por fari Esperanton praktike uzebla kaj aplikata en ĉiuj sferoj, oni devas senĉese perfektigi la lingvon per ellaboro de diversaj terminaroj, lerniloj kaj fakaj referencaj literaturoj. Por tio, ĉiuj fortoj de la esperantistoj diverslandaj devas esti mobilizitaj kaj bone organizitaj. Hodiaŭ en la interreto jam videblas tiaj klopodoj bonvenaj. Kaj por pli bone kunagadi, necesas bone organizi kaj plani la aktivadon. Tiun taskon devas plenumi la landaj kaj internaciaj organizoj de Esperanto.

Estas dezirinde aranĝi en la Universalaj Kongresoj de Esperanto programeron por pli forte antaŭenpuŝi tian aktivadon: ekzemple, ĉiujare oni povas eldoni kelkajn fakajn terminarojn por disvolvi la praktikan uzadon en turismo, komerco, sciencoj kaj kulturo. La profesiaj kulturaj organizoj de esperantistoj (eldonejoj, radiaj kaj televidaj stacioj, teatraj trupoj, turismaj servoj, komercaj kompanioj, industriaj unuoj k.a.) povas akumuli kaj interŝanĝi spertojn, kune diskuti pri problemoj renkontitaj kaj solvendaj, kune aranĝi specialajn internaciajn konferencojn kaj simpoziojn por prosperigo de sia fako.

La UK-oj ludis gravan rolon en la disvolvo de la E-movado. Sed kiom da mono kaj homaj fortoj oni uzis por ili? Ĉu ne estus ebleco pli bone utiligi la financajn rimedojn kaj homajn fortojn por akiri pli konkretajn kaj longe efikantajn fruktojn? Ekzemple, se ĉiu UK eldonos enciklopedion pri la koncerna lando, terminaron pri iu scienco aŭ gravan kulturan verkon de iu etna lingvo k.s., nia kulturo certe pli rapide riĉiĝos kaj pli rapide altiĝos la prestiĝo de Esperanto en la mondo. Ĉu tio ne estas konsiderinda afero? IKU en UK nun estas ankoraŭ ne sufiĉe bone organizita kaj prizorgata. Efektive, la esperantistoj-profesoroj tra la mondo povas organizi sin en internacian universitaton kun kolegioj kaj fakultatoj establitaj en diversaj landoj. Ekzemple, en Ĉinio oni povas establi Esperantan Kolegion de la Ĉina Medicino, kaj en Britio aŭ Usono establi Esperantan Kolegion pri la angla literaturo, ktp. Kvankam antaŭ jardekoj oni jam komencis fari provojn en tiu afero, tamen necesas daŭra klopodado por sukcesi en efektivigo de tio.

5. Konkludo

La kulturo de Esperanto naskiĝis kune kun la lingvo mem, kaj ĝi karakteriziĝas per internacieco kaj humanismo. La disvastiĝo de Esperanto utilas al vivtenado kaj evoluado de la etnaj lingvoj kaj kulturoj, kaj la disvolviĝo de la Esperanta kulturo estas bona por la disvolviĝo de la E-movado, ĉar pere de ĝi oni povas konkrete vidi la lingvon kaj ĝian utilon. La esperantistaro devas pli bone prizorgi kaj energie labori por rapide disvolvi kaj riĉigi la internacian kulturon de Esperanto.

Origina enretigo ĉe la retpaĝaro 'El Popola Ĉinio'.