Fabelo

Samideano lupo

, el Fabeloj de la verda pigo,
Registro de Luis Jorge Santos Morales

Foje estis lupo nomata Izenverdo, kiu parolis Esperanton kaj vivis en la arbaro, vi ja scias, en la granda arbaro limanta la ebenaĵon oriente de la vilaĝo. La hakistoj kaj la karbistoj rakontis, ke iafoje ili vidas teruran beston kun longaj dentoj kaj brilaj okuloj. La avinoj rememorigis pri simila kruela estaĵo, kiu antaŭ multaj jaroj formanĝis knabineton loĝantan en la domo plej proksima al la arbarorando. La sorto de tiu kompatinda viktimo tiel impresis la ceterajn infanojn, ke ili promesis neniam iri solaj for de la hejmo. Dum la bela sezono la familioj kiuj dimanĉe promenis en la arbaro, por kolekti konvalojn, fragojn, frambojn aŭ fungojn, kutime ne transpaŝis la maldensejon de la Granda Fago. Tiam Izenverdo, maljuna klera fraŭlo, diskrete retiriĝis en sian ermitejon, por mediti pri la homa malico. Vintre la arbaro ebligis al la lupo longajn vagadojn inter kverkoj kaj betuloj kaŝantaj siajn piedojn sub mola neĝa kovrilo. Tie ĉi kaj tie Izenverdo helpis malsanan cervon aŭ vunditan kapreolon fini sian suferplenan vivon. Pro tiu tasko destinita de la naturo la homoj nomaĉas la lupon kruela besto. Pri tia akuzo mi konversaciis kun Izenverdo, kiam la pasintan februaron ni hazarde renkontis nin ĉe la arbarorando. La lupo aspektis kiel osta markizo el Abruzoj. Kuntirante sian ŝultran felon, Izenverdo diris al mi: Kara pigo, vi scias, ke mi apartenas al malnova itala nobela familio. Fama praulino de mi nutris Romulon kaj Remon. Bedaŭrinde ne dankemaj estas la homoj. Mi suspiris:

– Samideano lupo, tion mi ofte spertis.

– Feliĉe mi studis la antikvan filozofion.

– Mi aŭdis, ke vi parolas la latinan pli bone ol kardinalo.

La lupo humile ridetis:

– Jes, mi multe legas la filozofojn en mia solejo. Saĝuloj kiel Seneko kaj Mark-Aŭrelio konsolas min pri la kalumnioj de la vulgaruloj. Ĉu ne estas skandale, ke homoj atribuas al ni bestoj siajn malbonajn ecojn? Ili nomas stultulon azeno, timemulon leporo, perfidulon vulpo, malpurulon porko. Vi pigoj ŝtelas, ni lupoj murdas. Kaj, hi, hi, lasu min ridi, malbonaj esperantistoj krokodilas.

– Dum la lasta kongreso mi provis pruvi, ke ni pigoj ne estas ŝtelemaj, sed nur kolektemaj. Tiuteme mi inside menciis mian kuzon Lanio el Ateno, kiu ofte koleras pri ĉiuj artaĵoj rabitaj el Grekujo kaj senhonte eksponataj en alilandaj muzeoj.

– Ha, verda pigo, vi almenaŭ rajtas ĉeesti en kongresoj. Sed imagu la efekton, se lupo iam aperus en kongresa akceptejo. Mi ofte demandas min, kial mi lernis Esperanton.

– Samideano, tiel vi povas konversacii kun mi kaj legi la esperantan literaturon.

Izenverdo moke grincis:

– La Esperanta literaturo estas preskaŭ tiel magra kiel mi. Ba, ne en unu tago elkreskis Kartago.

– Ĉu citaĵo de Seneko?

– Ne, proverbo de Zamenhof.

Mi ekkriis mian admiron pri tiel vasta kulturo. La ermito modeste levis la ŝultrojn, reenŝovis ilin en sian eluzitan pelton, afable adiaŭis min kaj malaperis post rubusa vepro. Karaj infanoj, mi longe raportis pri la lupo Izenverdo ne pro mia natura piga babilemo, sed por ke vi bone komprenu la daŭrigon de mia rakonto.

Antaŭ ses aŭ sep jaroj mi ekkonis knabeton, kiu iafoje vizitis miajn poplajn kunvenojn kun siaj kamaradoj. Lia nomo estis Aleksandro. Ĝuste kiel vi faras hodiaŭ, li sidis en la herbo, sed li ne estis tre atentema. Anstataŭ aŭskulti miajn historiojn, li rigardis papiliojn flirtadi aŭ li absorbiĝis en la skulptado de aveluja bastono. Ankaŭ la lernejaj lecionoj de s-ro Rojelo ne interesis Aleksandron, eĉ ne la Esperanto-kurso. Tion oni tuj rimarkis pro lia malbona sciado de la Lingvo Internacia.

Iam li decidis ĝui belan printempan posttagmezon, vagante laŭlonge de la arbarorando. Li kaŝis sian tornistron en fosaĵo kaj rigardis sciuron petoli sur branĉoj de kverko. Por sekvi ĝiajn amuzajn kapriolojn, nia Aleksandro, hororo!, penetris en la arbaron. Liaj gepatroj tamen tiel ofte ripetadis: “Aleĉjo, neniam iru sola en la arbaron. Tie estas granda lupo, kiu manĝus vin”. Sed Aleĉjo tute forgesis la gepatrojn. Tiom da aferoj distris lin:

Pego morsis lian alvenon — tak tak,

Formikoj procesie krablis al sia fora konservejo — paŝ paŝ,

Ranetoj vete plonĝis en brilan marĉon — plaŭ plaŭ,

Eleganta kolubro zigzage ĉasis frenezetan muson — ŝŝ ŝŝ,

Kaŝita kukolo spitis Aleksandron: serĉu min — kuku kuku,

La knabo paŝetis, paŝetis, paŝis plu, certa, ke li baldaŭ trovos la kukolon, sed la ludema birdo restis nevidebla. Estis ja tiom da arboj, tiom da branĉoj, tiom da folioj. Liaj kruroj iom doloris. Li sidiĝis apud kresejo, demetis siajn ŝuojn kaj trempis siajn piedojn en la malvarma akvo. Per ŝtonetoj li timigis bluan libelon. Ridante, li tiel baraktis en la fonto, ke brilaj gutoj ŝprucis ĝis super lia kapo. Poste la laca knabo sterniĝis sur la musko kaj tuj ekdormis. Li sonĝis, ke s-ro Rojelo invitis kukolon partopreni en la muzikinstruado. La kukolo sidis sur la supra rando de la nigra tabulo kaj kantis strangan melodion: hu-u-u, hu-u-u. S-ro Rojelo grimacis kaj kriis: “Ne, vi kantas malĝuste, Aleksandro. Ĉesu miskanti kaj skribu centfoje: ΄Mi diligentu en la solfeĝa leciono.” La lernanto protestis: “Ne mi, sed la kukolo kantas malĝuste”. La kukolo sur la supra rando de la nigra tabulo, rikanis: ”Mi? Malĝuste? Hu-u-u, hu-u-u”. Aleksandro tiel furiozis kontraŭ la maljusta punskribo, ke li vekiĝis. Komence li ne konsciis, kie li kuŝas. La musko estis malvarma sub lia dorso. Palpe serĉante siajn litotukojn, li rimarkis, ke li ne dormas en sia hejma ĉambro. Noktis. La hu-u-u de lia sonĝo estis ululo de strigo. La tagaj bestoj malaperis. Nun la arbaro bruis maltrankvilige: bufoj kvakis, vaganta apro gruntis, kojotoj bojis. Karaj infanoj, vi scias, ke en nia arbaro ne vivas kojotoj, sed la nokto dekobligis la timon de Aleksandro kaj igis lin fantazii mil teruraĵojn. Haste li serĉis siajn ŝuojn en la mallumo, murmurante: “Mi tuj rekuru hejmen”. Nu, estas facile diri: “Mi tuj rekuru hejmen”, sed pli malfacile trovi la ĝustan direkton. Bona lernanto grimpus sur arbon, por observi, kie brilas la norda stelo. Ve, Aleksandro neniam atentis la klarigojn de s-ro Rojelo pri la orientiĝaj signoj de la naturo. Li kuris, stumblis, ploris. Vergoj vipis liajn vangojn. Subite, vidante du okulojn flagri malantaŭ dika trunko, la knabo falis genue kaj kriegis: “La lupo! La lupo!” Izenverdo (ĉar fakte estis Izenverdo) milde diris:

– Infano, kial vi timas?

Aleĉjo ĝemis:

– Sinjoro lupo, ne manĝu mi.

Izenverdo ridis:

– Ho, ho! Mi ne manĝos vin. Sed kial vi mem manĝas la akuzativon?

La malbona lernanto demandis:

– Kio mi manĝas?

– Vi manĝas la akuzativon. Eble mi povos helpi vin. Grimpu sur mian dorson kaj venu kun mi al mia ripozejo.

Vole nevole Aleksandro kroĉiĝis al la kolhararo de la lupo kaj rajdis al fora kaŝejo, kie li profunde endormiĝis sur seka foliaro. Li sonĝis, ke lupo formanĝis la perfidan kukolon kaj devigis s-ron Rojelo skribi centfoje: “Aleksandro estas bona lernanto”. Matene sunstrio enŝoviĝis en la lupejon kaj lekis la vizaĝon de la knabo. Palpebrumante, li vekiĝis kaj miris pri sia nekutima kuŝejo. Vidante la maljunan lupon sidi apud li, Aleksandro reekploris. Izenverdo trankviligis lin:

– Infano, kial vi timas min?

La knabo balbutis:

Tial ke vi manĝis Ruĝkufulineto.

La ermito skuis la kapon:

– Unue oni diras Ruĝkufulineton. Ĉu vi aŭdas? lineton, ton, ton! Kaj due mi kompatas la stultajn homojn, kiuj provas eduki siajn idojn, rakontante al ili plej terurajn sensensaĵojn: ogroj buĉas infanojn; patrinoj seniĝas je siaj gefiloj, intence vojerarigante ilin en profundajn arbarojn; sorĉistinoj aliigas homojn en porkojn; lupoj manĝas avinojn, ha ha! ostajn, sensukajn avinojn. Ha, belegaj estas viaj fabeloj, kiuj temas nur pri sango, trompo, monavido, ruzo, milito, murdo. Brave, brave! Aleksandro opiniis, ke la lupo pravas. Kial liaj libroj estas plenaj de tiaj fiaĵoj?

Izenverdo kvietiĝis kaj demandis la infanon pri lia nomo, lia familio, lia lernejo.

– Mi konstatis, ke via kono de la Lingvo Internacia iom lamas, ĉu ne? Do mi tuj klarigu al vi la gravecon de la akuzativo. Vi diras erare: “Lupo manĝas infano”. Ni supozu, ke vi iam renkontos lupon, kiu tiel malbone parolas Esperanton, kiel vi. Nesciante, kiu manĝu kiun, eble tiu lupo manĝos vinnnn. Tiel ekestas legendoj, fabeloj, fabloj. Nun ni ekzamenu viajn pliajn lernejajn konojn. Ĉu vi neglektis la geografion? Vi ja erarvagis en la arbaro. Tio neniam okazas al normala besto. Ni ne havas kompasojn nek mapojn, kiel vi, sed tamen ni ĉiam trovas nian vojon per simplaj rimedoj.

Dum du tagoj Aleksandro lernis de la klera lupo pli ol de s-ro Rojelo dum du jaroj. Ha, kiel bela klasĉambro estas la naturo! Tiuj helpaj lecionoj tamen ne konsolis la gepatrojn, kiuj angoris pro lia malapero. La instruisto konfirmis, ke ilia filo forestis de la lernejo. La patrino ploris. La patro petis najbarojn esplori putojn kaj garbejojn. Kiam kamarado de Aleksandro menciis ties intencon promeni apud la arbaro, la viroj de la vilaĝo organizis amasan serĉadon en la distrikto. Oni baldaŭ trovis la tornistron en la fosaĵo kaj tuj konjektis, ke la infano perdiĝis en la densejoj. Aŭdinte malproksime bojadon de hundoj, Izenverdo malgaje diris al sia lernanto:

– Grimpu sur mian dorson. Venis por vi la tempo reiri al la tiel nomata civilizacio. Mi rekondukos vin al la loko, kie mi trovis vin, kaj mi adiaŭos vin, sed neniam forgesu ke lupoj estas iafoje pli humanaj ol multaj homoj.

Aleksandro sentis varman lekadon sur la nazo kaj la vangoj. Malfermante la okulojn, li vidis la muzelon de Nigrulo, la bona hundo de la gepatra domo, kiu ĝemblekis super lia vizaĝo. Baldaŭ multaj viroj alkuris al la kresejo, kriante: “Jen li kuŝas, jen li kuŝas”. Lia patro lin levis, kisis kaj forportis, dirante: “Mi kredas, ke li febras”.

Dum la preĝeja sonorilo anoncis la ĝojan novaĵon al la vilaĝanaro, la patrino senvestigis la retrovitan filon, ŝovis lin en lian liton kaj petis la avinon prepari infuzaĵon el tiliaj floroj. La maljunulino kapjesis, lamentante:

– Nia kompatinda Aleĉjo vere bezonas trankviligaĵon. Ĉu vi aŭdas lin delire ripeti: “ Mia bona lupo, mia bona lupo”? Tio certe devenas de la strangaj aferoj, kiujn oni nun instruas en la lernejoj.

Antverpeno-La Laguna: TK/Stafeto, 1981.