Poemo

Splitoj

(Emeriko Baranyai, 1902—1961) el la poemaro Ekzilo kaj azilo,
foto de la universo

1
Deviz' belega la frateco,
sed ofte nur malplena frazo,
ne pli fruktanta ol florspeco
farita el papera peco,
staranta en senfunda vazo.

2
Tra l' kosmo min flugigas la raketo,
la fora sun' jam estas nur steleto,
kun rapidec' de lumo mi rapidas,
post mia dors' la nigra zorgo sidas.

3
Eterna movo, turniĝado, paso,
eĉ halt' momenta estus mondfrakaso.
Jes ja, ne eblas halti por momento,
kiel malfirma, ve, la firmamento.

4
La bird' en kaĝo forta,
eĉ granda kaj komforta,
eĉ el arĝento vera,
ne estas bird' libera.

5
Post tromultiĝo de l' homraso
ĉu sekvos reciproka ĉaso
per atombombo kaj per gaso,
ĝis fine sur la teroj vastaj
vegetos kelkaj homoj lastaj
sterilaj de l' radioj kastraj?

6
De l' Tero, kiel ajn la Fato nigros,
la homo ne elmigros.
Ĉi hompatri' estas por raso homa
lulilo bona, tombo bona.

7
Filozofi'! Respektu ĉi sciencon,
kiu elspuras ĉies kvintesencon.
De ĉio ĝi klarigas la sekreton
per tio, ke surgluas ĝi vinjeton.

8
Eterna paco? Revo stulta!
La vivo estas murdo multa.
Nun floro kaj herbeto
kaj arbo kaj arbeto
el saloj kaj aero vivas,
alies vivon ne soifas.

9
Ej, ne aŭskultu pri la vana
grumblado de poet' malsana,
sed vivu vivon, faru devon
kaj amu amon, revu revon!