Fabelo

Zozo, la dek-sepa regulo de la Fundamento

, el Fabeloj de la verda pigo,
numeroj kaj litero z en la centro
Registro de Luis Jorge Santos Morales

Foje f-ino Regultri, la tria regulo de la Fundamento, diris al sia kolegino f-ino Regulsep:

— Venu, ni iru iom promeni!

F-ino Regulsep hezitis:

— Ni ne rajtas forlasi la Fundamenton. Vi scias, ke s-ro d-ro Lavojo, la prezidanto de la Akademio, malpermesas tion.

— Ba, s-ro Lavojo estas malsana kaj kuŝas en fora sanatorio. Ni profitu lian maleston kaj ĝuu la liberecon!

F-ino Regultri malfermis la pordon de la Fundamento kaj eliris. Ŝin sekvis eksteren ne nur f-ino Regulsep, sed ĉiuj ceteraj reguloj ekde f-ino Regulunu ĝis f-ino Reguldekses.

Kiam mi vidis ilin ĉe la vojkruciĝo de la Granda Fago, komence mi ne rekonis ilin. Kutime la dek ses fraŭlinoj promenis ĉiudimanĉe en bona ordo, po du en vico, kaj s-ro d-ro Lavojo fiere paŝis poste, severe observante ilian disciplinon. Je la priparolata tago de sia aventura forkuro, ili male aspektis kaj kondutis kiel svarmo da sturnoj. La subita libereco ebriigis ilin. Ili pepis, ridis, petolis, interpuŝiĝis, ne konjektante la danĝerojn minacantajn tiajn frenezulinetojn.

Fakte, post kelkaj mejloj ili renkontis fremdan regulon, kiu afable salutis ilin:

— Bonan matenon, koleginoj! Kien vi iras?

Ili haltis kaj respondis:

— Ni nur iom ekskursas en la ĉirkaŭaĵo de la Fundamento.

— Ho, mi bone konas la Fundamenton kaj volonte apartenus al ĝi.

F-ino Regulses, la plej granda, rimarkigis:

Bedaŭrinde, ni rajtas esti nur dek ses, ne pli.

— Kiu ordonis tion?

— Nia patro, d-ro Zamenhof.

— Ba, d-ro Zamenhof mortis antaŭ multaj jaroj. Se li ankoraŭ vivus, li certe adoptus min kiel dek-sepan filinon.

— Kion do vi kapablas fari?

La fremda regulo ŝveligis la bruston, tusetis kaj asertis aplombe:

— Per mi Esperanto estus ankoraŭ pli facila. Oni nomas min Zozo. Kial? Tial ke oni povas en frazo anstataŭigi per "zozo" ĉiun nekonatan aŭ forgesitan vorton.

La dek ses Fundamentaninoj rigardis sin konsternite kaj ĥore kriis:

– Ni ne komprenas.

Zozo ridetis:

Karaj koleginoj, mi funkcias kiel ĵokero en ludo. Ni supozu, ekzemple, ke iu forgesis aŭ ankoraŭ ne lernis la vorton "ombrelo". Li simple diras: "Kiam pluvas, mi prenas mian zozon". Se li ne konas la verbon "fumi", li diras: "Mi zozas cigaredon". Same ĉiu klare komprenus jenajn frazojn:

– Mano havas kvin zozojn.

– Por saluti vin, mi demetas mian zozon.

– Ĉu vi flue zozas Esperanton?

– Ŝi bone zozas pianon.

– Ĉu vi fartas zoze aŭ malzoze? Ktp.

Konfesu, ke tiu solvo faciligas la konversacion. Finita la balbutado de multaj samideanoj. Ĉu mankas vorto? Hop! Zozo ensaltas kaj helpas. F-ino Reguldekkvar prudente atentigis, ke ŝi mem ludas similan rolon per la prepozicio “je”, kiu povas anstataŭi ĉiujn prepoziciojn. Zozo kapjesis kaj emfazis:

– Jes, sed la rolo de “zozo” estas ankoraŭ pli grava, ĉar ĝi kapablas anstataŭi ĉiujn radikojn. Do, se vi afable akceptus min en vian familion, mi fariĝus f-ino Reguldeksep kaj la deksepa regulo de la Fundamento tekstus: “Kiam parolanto de la lingvo Esperanto ne scias vorton, li simple uzu anstataŭe la radikon “zoz”, kiu memstaran signifon ne havas”

Ĉiuj aplaŭdis krom f-ino Reguldekses, kiu energie protestis:

– Ne, ne! La tuta mondo scias, ke Esperanto havas dek ses regulojn. Sanktaj kaj definitivaj estas iuj nombroj: tri gracioj, kvar sezonoj, sep tagoj en semajno, naŭ muzoj, dek du monatoj en jaro, mil kaj unu noktoj, ktp. Ne, ne! Mi estu por ĉiam la lasta regulo de la Fundamento!

Post mallonga silento Zozo proponis:

– Se mi vere ne povas fariĝi f-ino Reguldeksep, eble malgrava regulo de la Fundamento devus cedi al mi sian lokon.

Ĉies rigardoj turnis sin al f-ino Regulnaŭ. Kun pala vizaĝo kaj tremantaj kruroj ŝi staris malantaŭ siaj koleginoj kaj subite ekploris. Zozo severe demandis ŝin:

— Por kio vi servas en la Fundamento, f-ino Regulnaŭ?

F-ino Regulnaŭ balbutis:

— D-ro Zamenhof konfidis al mi la gardadon de jena leĝo: "ĉiu vorto estas legata, kiel ĝi estas skribita".

Zozo rikanis:

— Mi ja respektas d-ron Zamenhof, sed li estis verŝajne laca, kiam li inventis tiun superfluan regulon. Kial li ne preskribis same: "Por paroli Esperanton, oni malfermu la buŝon" aŭ "Por lavi siajn piedojn, bona esperantisto demetu siajn ŝuojn"?

Tiom da sprito tiel ridigis la ceterajn regulojn, ke ili senkompate forlasis f-inon Regulnaŭ en angulo de arbaro kaj transdonis ŝian lokon al la fremda, senhonta regulo.

Zozo persvadis siajn naivajn koleginojn tuj reiri en la urbon kaj komisii al presisto la eldonadon de nova Fundamento.

Sekve multaj homoj eklernis sensuspekte la dek ses regulojn, inkluzive la nezamenhofan naŭan: "Kiam parolanto de la lingvo Esperanto ne scias vorton, li simple uzu anstataŭe la radikon zoz-, kiu memstaran signifon ne havas".

Kio baldaŭ okazis? Babelo inter la esperantistoj mem: la Lingvo Internacia, la plej klara lingvo en la mondo, fariĝis nenomebla ĵargonaĉo, terura galimatio, ankoraŭ pli nekomprenebla ol Volapuko. Neniu lernanto penis parkerigi vortojn. ĉiu ĉiam ĉie ĉiel uzis la lingvan ĵokeron.

Iu procesis kontraŭ iu, pretekste ke tiu lin insulte nomis "zozego".

Aŭtoj karambolis, tial ke neniu sciis, ĉu "zoza" signifas "ruĝa" aŭ "verda", "dekstra" aŭ "maldekstra".

Policano enkarcerigis pasanton, kiu surstrate kriis "Zozu la prezidento!"

Komercistoj bankrotis, ĉar ili ricevis mendoleterojn, kiuj tekstis proksimume: "Estimata zozo, zoze zozinte vian zozon de la 3-a de aprilo, mi zozas tujan prizozon de alia zozaĵo, ktp."

La sola homo, kiun entuziasmigis la nova naŭa regulo estis la ĉefredaktoro de avangarda beletra revuo. Al senmorta versaĵo de li, titolita “ZOZO”, la sep abonantoj de la revuo aljuĝis premion por la plej elstara ĉefverko de la jaro. Mi ankoraŭ bone memoras la komencon de tiu poemo:

Zozo zozo zozo
Zozo zoz’

Feliĉe, la zoza periodo de Esperanto daŭris nur du monatojn. La kompatinda forĵetita regulo de Fundamento petveturis al la fora sanatorio de d-ro Lavojo. Kiam la resaniĝanta prezidanto de la Akademio ekvidis f- inon Regulnaŭ, li preskaŭ sufokiĝis:

— Kio? Vi ĉi tie? Sola? Kie estas viaj kunulinoj?

F-ino Regulnaŭ murmuris:

— Ili eksigis min.

— Kion vi diris?

— Ili eksigis min.

La prezidanto demetis sian piĵamon, surmetis sian akademian uniformon, kaptis valizon per la maldekstra mano, f-inon Regulnaŭ per la dekstra kaj galopis al la stacidomo.

Dumvojaĝe li petis de ŝi detalan raporton pri la katastrofa situacio. Liaj okuloj fulmis, kaj li senĉese grumblis:

— Oni vere ne rajtas malsaniĝi. Ha, idiotinoj! Ha, perfidaj porkinoj!

La kunveno en la granda salono de la Fundamento restos por ĉiam unu el la plej tumultaj momentoj en nia historio. La prezidanta voĉo tondris kaj tremigis la murojn. Zozo kaŝis sin malantaŭ la hontoplenaj, teruritaj, plorĝemantaj reguloj kaj provis piedpinte eskapi merititan punon, sed d-ro Lavojo haltigis ŝin:

— Vi! Jes, vi! Alproksimiĝu!

Zozo paliĝis.

— Vi profitis mian maleston por konfuzi la harmonian aranĝon de nia Esperanto. Fi al vi! Tuj malaperu aŭ vi ricevos piedbaton sur vian, sur vian...

ŝi nesaĝe balbutis:

— Sur mian zozon?

Kun ruĝa vizaĝo li furioze blekis plengorĝe:

— Sur vian postaĵon!

Zozo forkuris. La Lingvo Internacia iom post iom reakiris sian kutiman klarecon. Okaze de la Librotago oni ĵetis en grandan ĝojofajron ĉiujn ekzemplerojn de la falsa Fundamento, krom unu, kiun pie konservas la Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno.

Fabeloj de la Verda Pigo, kolektitaj de Louis Beaucaire. -- Antverpeno -- La Laguna, 1981, p. 83-91. Mallongigita.